Therese Huber | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 7-an de majo 1764 en Göttingen, Electorate of Brunswick-Lüneburg, Sankta Romia Imperio | |
Morto | 15-an de junio 1829 (65-jaraĝa) en Aŭgsburgo, Reĝlando Bavario | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Hanovro vd | |
Familio | ||
Patro | Christian Gottlob Heyne vd | |
Gefratoj | Alfred Heyne vd | |
Edz(in)o | Ludwig Ferdinand Huber • Georg Forster vd | |
Infanoj | Victor Aimé Huber • Luise Huber • Therese Forster • Clara Forster vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | anonymous vd | |
Okupo | verkisto • ĵurnalisto • redaktisto • redaktoro vd | |
Aktiva en | Göttingen • Majenco • Stutgarto • Ulm • Günzburg vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Therese HUBER (naskiĝinta la 7-an de majo 1764 en Göttingen, mortinta en Augsburg la 15-an de junio 1829) estis germana verkistino.
Vivo
Therese, filino de la filologo Christian Gottlob Heyne, edziniĝis en 1785 al Georg Forster: sed la geedzeco estis malfeliĉa pro la tute kontraŭa karaktero de la paranoj. Tamen divorco ne fariĝis. Therese do sekvis la edzon al Vilno kaj poste al Majenco. Kiam en 1792 ekis la franca invado en Germanujo kaj Forster ekengaĝiĝis por la respubliko li sendis la edzinon kun la infanoj al Strasburgo kaj de tie al Neŭŝatelo kie ili gastis en la domo de amika familio.
Post la morto de Forster Therese edziniĝis al la verkisto Ludwig Ferdinand Huber. La malriĉeco naskigis en ŝi la ideon verkadi kaj la rezultoj ja bonis estante ĉiuj publikigataj sub la nomo de la edzo (»Die Familie Seldorf«, Tübingen 1795; »Luise«, Leipz. 1796; »Erzählungen«, Braunschweig 1800–02).
Kiam ŝi la duan fojon iĝis vidvino en la jaro 1804-a ŝi dum 10 jaroj vivis ĉe la en Bavario deĵoranta bofilo pasigante la tempon per skribado. Poste ŝi iris al Stuttgart kie ŝi transprenis en 1819 la redaktadon de »Morgenblatt«, kion ŝi plenumis per mirinda lerteco. En 1824 ŝi translokiĝis al Augsburg.
Verkoj aliaj
Ŝiaj postaj verkoj (»Erzählungen«, Stuttgart 1820; »Hannah«, Leipzig 1821; »Ellen Percy«, Leipzig 1822; »Jugendmut«, Leipzig 1824; »Die Ehelosen«, Leipzig 1829) ja portas ŝian aŭtornomon. Ili entute evidentigas la spritan altecon, la trezoron apenaŭ malelĉerpitan de elstara homo-kono kaj la profundan sentaron de la aŭtorino. Ŝi ankaŭ eldonis pri la edzo »Briefwechsel nebst einigen Nachrichten von seinem Leben« (Leipzig 1829). Kolekton de rakontoj ŝiaj »Erzählungen« (Leipzig 1830–33) prizorgis la filo Victor Aimé Huber.
Fonto
- Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 9. Leipzig 1907, p. 588-590 (tie ĉi interrete)