Theodor Zwinger la 3-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
medicus Helvetica | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 26-a de Aŭgusto 1658 en Bazelo, Svisio | ||||
Morto | 22-a de Aprilo 1724 en Bazelo, Svisio | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Svislando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Bazelo Universitato de Parizo Universitato de Liono Universitato de Padovo Nacia Akademio de la Sciencoj Leopoldina Prusa Akademio de Sciencoj Universitato de Zuriko | ||||
Familio | |||||
Patro | Johann Zwinger vd | ||||
Gefratoj | Johann Rudolf Zwinger vd | ||||
Infanoj | Johann Rudolph Zwinger • Friedrich Zwinger vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kuracisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Theodor ZWINGER la 3-a (1658-1724) estis svisa kuracisto kaj universitata profesoro. Kune kun Jakob Bernoulli la 1-a (1654-1705), li estas rigardata kiel unu el la unuaj eksperimentaj natursciencistoj en Svisio. En 1684, li plenumis sennombrajn eksperimentojn pri kemio kaj fiziko.
En 1684 li estis membro de la Nacia Akademio de la Sciencoj Leopoldina kaj en 1706 li iĝis membro de la Prusa Akademio de Sciencoj. Li estis filo de Johannes Zwinger (1634-1696), frato de Johannes Zwinger la juna (1674-1723), kaj patro de du renomaj kuracistoj Johann Rudolph Zwinger la juna (1692-1777) kaj Friedrich Zwinger (1707-1776). Li estis nevo, laŭ pripatrina flanko, de la fama presisto Johano Oporino.
Biografio
Li studis en Liono, Parizo kaj Padovo, kaj pli malfrue li instruis la grekan, moralecon, politikon kaj fizikon en sia naskiĝurbo. Li komencis studi artojn en la Universitato de Bazelo inter 1672 kaj 1675. Poste, li komencis studi medicinon kaj pluigis siajn studojn en liberaj lernejo por kuracistoj en Schaffhausen kaj Zuriko ekde 1678.
Tie li plibonigis siajn konojn pri botaniko kaj naturhistorio kaj konatiĝis kun Conrad Gesner kaj la kuracisto kaj naturalisto Johann Jakob Scheuchzer (1672-1733). Li ricevis sian doktoriĝan diplomon en Bazelo, en 1680. Plibonigante siajn primedicinajn konojn en Ĝenevo, Parizo kaj Strasburgo, li iĝis profesoro pri retoriko en Bazelo, en 1684, kaj ekprenis la katedron pri fiziko en 1687.
En 1700, oni proponas al li la unuan katedron pri medicino en la Universitato de Lejdeno, sed malgraŭ insisto de la landgrafo de Hesio-Kaselo kaj de la prusa reĝo, nenio igis lin lasi sian naskiĝurbon. Tiuepoke li estis nomumita persona kuracisto kaj konsilisto de la duko de Württemberg kaj de Frederiko la 7-a (1647-1709), markizo de Baden-Dourlach.
La samajn titolojn li ricevis el pluraj princoj el diversaj urboj en Germanio. En 1703 li ekinstruis anatomion kaj botanikon kaj en 1711 li iĝis profesoro pri teoria kaj praktika medicino. La urbo Frajburgo im Brajsgaŭ estis trafita de pestepidemio en 1710, kaj la aŭtoritatuloj petis liajn prizorgojn. Li pasadis la tagojn vizitante la malsanularon kaj vespere li redaktis siajn observadojn.
Verkaro
- Ex philosophia morali amorem sui socialem, 1674
- Der Sichere und Geschwinde Arzt ("La sekura kaj efika kuracisto" 1684
- Oratio panegyrica in obitum viri nobiliss. excellentiss. atque experientiss. domini Jo. Caspari Bauhini, 1687
- Theatrum Botanicum. 1696
- Dissertatio medico-chirurgica de perforatione calvariae 1705
- Dissertatio medica de adquirenda vitae longaevitate, qua non solum humani ... 1705
- Epitome totius medicinae 1706
- Theatrum praxeos medicae 1710
- Fasciculus dissertationum medicarum selectiorum 1710
- Nosographiæ anhelantium pars prior -posterior, quam gratioso divini numinis afflatu, consensu et indultu gratiosissimi medicorum ordinis in academia Basiliensi sub præsidio ... Theodori Zuingeri, ... ad d. 24 Octobr. ann. 1714 ... pro virili defendere conabitur author Joh. Rodolphus Lavaterus Tigurino-Helvetius 1715
- De Cymbalaria 1715
- Triga dissertationum medicarum, 1716
- Specimen materiae medicae 1722
- Pœdoiatreia practica Arkivigite je 2019-10-16 per la retarkivo Wayback Machine, seu Curatio morborum puerilium. Bazelo 1722[1]
- Compendium medicinae universae 1724
- Compendium medicinae vniuersae: de scriptis probatissimorum auctorum, tam ... 1724
Literaturo
Vidu ankaŭ
- Johano Oporino (1507-1568) pripatrina onklo
- Conrad Gesner (1516-1565)
- Theodor Zwinger (1533-1588) lia praavo
- Jakob Zwinger (1569-1610) lia avo
- Theodor Zwinger la 2-a (1597-1654)
- Johannes Zwinger (1634-1696) lia patro
- Johann Jakob Scheuchzer (1645-1688)
- Jakob Bernoulli la 1-a (1654-1705)
- Johann Rudolph Zwinger la maljuna (1660-1708) lia frato
- Johannes Zwinger la juna (1674-1723) apotekisto kaj lia frato
- Johann Rudolph Zwinger la juna (1692-1777) lia filo kaj anatomo
- Friedrich Zwinger (1707-1776) lia filo kaj kuracisto