Theodor Storm
Persona informo
Theodor Storm
Hans Theodor Woldsen Storm
Naskiĝo 14-an de septembro 1817 (1817-09-14)
en Husum
Morto 4-an de julio 1888 (1888-07-04) (70-jaraĝa)
en Hanerau-Hademarschen
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per stomaka kancero vd
Religio ateismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio Ŝlesvigo vd
Alma mater Universitato de Kilo Humboldt-Universitato en Berlino Hermann-Tast-Schule Katharineum vd
Familio
Patro Johann Kasimir Storm vd
Profesio
Okupo poeto romanisto advokato verkisto vd
Verkado
Verkoj The Rider on the White Horse 
Q1216409 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj

Theodor STORM [TEodo ŝtom] (* la 14-an de septembro 1817, † la 4-an de julio 1888) estis germana aŭtoro de poezio kaj prozo.

Verkoj

  • Immensee (1849)
  • Gedichte (1857)
  • Auf dem Staatshof (1859)
  • Veronica (1861)
  • Die Regentrude (1866)
  • Viola tricolor (1874)
  • Pole Poppenspäler (1875)
  • Aquis submersus (1877)
  • Carsten Curator (1878)
  • Bötjer Basch (1887)
  • Der Schimmelreiter (1888)

En Esperanto aperis

  • Imenlago (Immensee). El la germana tradukis Alfred Bader.
  • Du Majstronoveloj. La blankĉevala rajdanto (Der Schimmelreiter). Violo trikolora (Viola tricolor). El la germana tradukis Heino Heitmüller. Köln: Heroldo de Esperanto, 1929. 158 paĝoj.
  • Veronika (Veronika). Tradukis E. Pebe. En: Tri majstro-noveloj. Wien: Tramondo, 1947. Paĝoj 19-29.
  • La najtingalo (Die Nachtigall). Marstrando (Meeresstrand). Tra l' erikejo (Über die Heide). Storneloj al virinoj (Frauen-Ritornelle). Tradukis Guido Holz. En: Übertragungen = Transkondukoj. Messkirch: Gmeiner, 1988. ISBN 3-926633-14-X. Paĝoj 56-59.
  • Hazarde elektitaj poemoj. Tradukis Manfred Retzlaff. Kiel: Esperanto-cd, 2002. ISBN 3-924409-08-0.

Recenzoj

Pri Du Majstronoveloj

Citaĵo
 Unua novelo « La Blankĉevala Rajdanto» rakontas la tutvivan luktadon de friza digografo kontraŭ la Norda Maro. La scenejo estas la « marĉo » kiun la Flandroj nomas « polder », grundo ĉiam minacata de la maralfluo kaj defendata per la digoj. Katastrofo okazus se digo rompiĝus... tial la batalo daŭradas ĉiame.

Dua pli mallonga novelo « Violo Trikolora » priskribas la malrapidan adaptiĝon de dua edzino al ŝia nova hejmo kaj al ]a antaŭinfano, kiun havas la vidvo je kiu ŝi edziniĝis.

Viva stilo, riĉa lingvo, interesa priskribo, agrabla preso kaj prezento faras el tiu ĉi nova eldonaĵo, rekomendindan pliriĉigon de la Esperanta libraro. 
 Belga esperantisto n184 (jun-dec 1930)


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.