Theobald von Bethmann-Hollweg | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Theobald von Bethmann Hollweg | |||||
Naskiĝo | 29-an de novembro 1856 en Hohenfinow, Provinco Brandenburgio, Reĝlando Prusio | ||||
Morto | 1-an de januaro 1921 (64-jaraĝa) en Hohenfinow, Respubliko Prusujo, Vajmara Respubliko | ||||
Mortis per | pneŭmonito vd | ||||
Tombo | Hohenfinow vd | ||||
Religio | protestantismo vd | ||||
Lingvoj | germana • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Strasburgo • Landesschule Pforta vd | ||||
Partio | senpartia vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Felix Karl Moritz von Bethmann Hollweg vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • juristo vd | ||||
Aktiva en | Berlino • Frankfurto ĉe Odro vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Theobald Theodor Friedrich Alfred von Bethmann Hollweg (n. 29-an de novembro 1856 en Hohenfinow, Brandenburg; m. 2-an de januaro 1921 en Hohenfinow) estis germana politikisto, germana imperiestra kanceliero antaŭ kaj dum la unua mondmilito.
Li venis el bankista familio de Frankfurto, studis juron en Strassburg, Leipzig kaj Berlino, poste iĝis oficisto. Oni nomumis lin en 1905 al prusa, en 1907 imperia ministro pri internaj aferoj. Li iĝis kanceliero la 14-an de julio 1909. anstataŭ princo Bernhard von Bülow, kiu retiriĝis.
Bethmann gvidis liberalan politikon, sed cedis al la pli perforta kaj ekstrema politiko. Li senrezulte traktis kun la britoj pri la mararmea malmuntado de la armiloj (marto 1909 kaj februaro de 1912), pro kontraŭstaro de admiralo Alfred von Tirpitz, apogata fare de la imperiestro.
Li sekcese malbaris kun la brita ministro pri eksteraj rilatoj Siro Edward Grey, ke la balkana milito disvastiĝu al milito inter Rusio kaj Aŭstrio-Hungario.
Hejme li apogis la leĝojn pri fortigo de la armeo, li mem ne volis militon, sed donis liberan manon al Aŭstrio-Hungario kontraŭ Serbio. Li kontraŭis la senliman submarŝipan militon pro eviti aliĝon de Usono al la aliancanoj.
La 7-an de aprilo 1917, Bethmann promesis elektajn reformojn, tiel li kolerigis la konservativulojn. Oni abdikigis lin en julio de 1917 pro la pacdeklaroj de la Reichstag: lin sekvis la 13-an de julio Georg Michaelis.
Verkoj
- Betrachtungen zum Weltkriege (2 volumoj, 1919–21)