Thea Beckman | |
---|---|
Thea Beckman en 1974 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Theodora Petie |
Naskiĝo | 23-an de julio 1923 en Roterdamo |
Morto | 5-an de majo 2004 (80-jaraĝa) en Bunnik |
Lingvoj | nederlanda • franca • germana • angla |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Alma mater | Universitato de San-Francisko |
Okupo | |
Okupo | verkisto |
Verkoj | Crusade in Jeans |
D-ino Thea Beckman (Roterdamo, 23-a de julio 1923 – Bunnik, 5-a de majo 2004) estis nederlanda verkistino de libroj por infanoj kaj junuloj.
Ŝi naskiĝis kiel Thea Petie kaj edziniĝis kun Dirk Hendrik Beckmann, kun kiu ŝi havis du filojn kaj unu filinon. Ŝi uzis la nomon Thea Beckman (kun nur unu n), ĉar la eldonisto opiniis la nomo Beckmann tro germaneca.
La plej konata libro de Beckman estas Kruistocht in spijkerbroek (Krucmilito en ĝinzo) de 1973 por kiu ŝi ricevis diversajn premiojn. En 2006 ĝi estis adaptita al kineja filmo kun la ĉefaj aktoroj Joe Flynn kaj Stephanie Leonidas.
Eksteraj ligiloj
- biografio Arkivigite je 2005-03-07 per la retarkivo Wayback Machine (en la nederlanda)
- pri ŝiaj libroj (en la nederlanda)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.