La Sovaĝa Aro | |
---|---|
Sam Peckinpah kaj William Holden | |
filmo | |
Originala titolo | The Wild Bunch |
Produktadlando | Usono |
Originala lingvo | ĉefe angla lingvo |
Kina aperdato | 18-a de julio 1969 |
Daŭro | originala eŭropa versio: 145 minutoj originala usona versio: 143 minutoj |
Ĝenro | Dramo/Vesterno |
Kameraado | Lucien Ballard |
Reĝisoro(j) | Sam Peckinpah |
Produktisto(j) | Phil Feldman |
Scenaro | Walon Green Sam Peckinpah |
Laŭ la verko de | (romano) Roy N. Sickner |
Filmita en | Meksiko |
Loko de rakonto | Meksiko • Teksaso |
Muziko de | Jerry Fielding |
Ĉefrolantoj | William Holden Ernest Borgnine Robert Ryan Edmond O'Brien Warren Oates Ben Johnson |
Produktinta firmao | Warner Bros.-Seven Arts |
Distribuo | Warner Bros.-Seven Arts |
IMDb | |
The Wild Bunch estas disputiga 1969-jara vesterna filmo direktita de Sam Peckinpah, kaj aktorita de William Holden, Ernest Borgnine, Robert Ryan, Edmond O'Brien, Warren Oates, Jaime Sánchez, Ben Johnson, Strother Martin, L.Q. Jones, Bo Hopkins kaj Dub Taylor. La filmo rakontas pri maljuna rondo de krimuloj ĉe la landlimo de Teksaso kaj Meksiko en 1913, dum la Meksika Revolucio. La krimuloj provas adapti al la moderniganta mondo.
La filmo estas notinda pro ties ega perforto dum malferma bankrabado-sceno, kaj fina batalo inter la krimuloj kaj la Meksika Armeo. Ĝi ankaŭ estas pionira en la kompleksa redaktado de malrapida movado kaj normala movado de multaj kamera-anguloj. The Wild Bunch inspiris reĝisorojn post multaj jaroj kiam montrantaj film-agadon kaj perforton.
La scenaro verkita de Walon Green, Roy N. Sickner, kaj Sam Peckinpah, estis kandidatigita por Akademia Premio por plej bona originala scenaro, kaj la filmmuziko estis kandidatigita por Akademia Premio por plej bona filmmuziko. En 1999, la filmo estis elektita de la Usona Biblioteko de Kongreso kiel "kulture grava", kaj tial preservita ĉe la Usona Nacia Film-Registro.