The Matrix Reloaded | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | The Matrix Reloaded |
Originala lingvo | angla lingvo • franca lingvo |
Kina aperdato | 15 maj. 2003, 21 maj. 2003, 22 maj. 2003, 16 maj. 2003, 2003 |
Ĝenro | agfilmo, suspensa filmo, sciencfikcia filmo, luktosporta filmo, kiberpunko |
Kameraado | Bill Pope |
Reĝisoro(j) | Lana Wachowski • Lilly Wachowski |
Produktisto(j) | Joel Silver |
Scenaro | Lilly Wachowski • Lana Wachowski |
Filmita en | Sidnejo |
Muziko de | Don Davis |
Rolantoj | Laurence Fishburne • Carrie-Anne Moss • Hugo Weaving • Gloria Foster • Lambert Wilson • Monica Bellucci • Daniel Bernhardt • Jada Pinkett Smith • Harold Perrineau • Leigh Whannell • Harry Lennix • Randall Duk Kim • Keanu Reeves • Anthony Zerbe • Essie Davis • Collin Chou • David No • Ian Bliss • Nona Gaye • Nathaniel Lees • Gina Torres • Helmut Bakaitis • Genevieve O'Reilly • Robert Mammone • Michael Budd • Christopher Kirby • Rupert Reid • Bernard White • Malcolm Kennard • Matt McColm • Anthony Wong • Tory Mussett • Roy Jones Jr. • Nash Edgerton • Cornel West • David Roberts • Steve Bastoni • David Franklin • Bill Pope |
Produktinta firmao | Warner Bros. Village Roadshow Pictures Silver Pictures |
IMDb | |
The Matrix Reloaded (La Matrico Reŝargita) estas filmo, kiun verkis kaj reĝisoris la fratoj Wachowski. Ĝi aperis en 2004 kiel la unua el du sekvaĵoj de The Matrix.
Resumo
Maŝinoj tunelas por ataki Cionon, la subteran urbon de la homaj ribeluloj. Samtempe Neo spertas koŝmarojn, en kiu Trinity falas el alta konstruaĵo kaj estas pafita de iu Agento.
Neo renkontas la Orakolon. Ŝi klarigas, ke por savi Cionon li devos iri en la ĉefkomputilon de la Matrico. Tiam Smith aperas, ne detruite, sed ne plu Agento. Li akiris la kapablon multobligi sin, kaj pli ol cent kopioj de li samtempe batalas kontraŭ Neo.
Neo sukcesas atingi la ĉefkomputilon, kie li renkontas la Arkitekton, kreinton de la Matrico. Tiu diras, ke Neo estas la rezulto de neforigebla anomalio en la Matrica matematiko; ke Ciono ekzistas nur por stabiligi la sistemon kontraŭ tiuj, kiuj malakceptas la iluzion; kaj ke la maŝinoj jam kvinfoje detruis Cionon, kaj nun detruos ĝin denove kaj ŝargos la sepan version de la Matrico.
Neo devas elekti, ĉu savi Cionon aŭ Trinity, kies falo el la konstruaĵo nun ne plu estas sonĝo. Pro lia amo al ŝi li elektas savi ŝin, kaj do kontraŭas la profetaĵon de la Orakolo. Tiu profetaĵo estis mensogo por regi la homojn.
En la reala mondo, kelkaj maŝinoj subite atakas, sed Neo iel sukcesas detrui ilin per la volo. Li tamen falas en profundan komaton, same kiel Bane [bejn] — ribelulo, en kies korpo nun loĝas parto de la konscio de Smith.
Ĉefrolas
- Keanu Reeves kiel Neo
- Laurence Fishburne kiel Morpheus
- Carrie-Anne MOSS kiel Trinity
- Hugo Weaving kiel Agento Smith
- Gloria Foster kiel la Orakolo
- Helmut Bakaitis kiel la Arkitekto
- Ian Bliss kiel Bane