La Orimpetego | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | The Gold Rush |
Produktadlando | Usono |
Originala lingvo | muta filmo kun anglalingvaj tekstoj |
Kina aperdato | 26-a de junio 1925 |
Daŭro | 82 minutoj (originale) 72 minutoj (1944 reeldono) |
Ĝenro | Adventuro/Romanco/Komedio |
Kameraado | Roland Totheroh |
Reĝisoro(j) | Charlie Chaplin |
Produktisto(j) | Charlie Chaplin |
Scenaro | Charlie Chaplin |
Filmita en | Usono |
Muziko de | (1944 re-eldono) Max Terr |
Ĉefrolantoj | Charlie Chaplin |
Produktinta firmao | Charles Chaplin Productions |
Distribuo | United Artists |
IMDb | |
The Gold Rush (anglalingve por "La Orimpetego") estas komedia muta filmo de 1925 verkita, direktita, kaj aktorita de Charlie Chaplin en lia "Eta Trampo" rolo. Aktoris en la filmo ankaŭ Mack Swain, Tom Murray, Henry Bergman, Malcolm Waite, kaj Georgia Hale. La nemuta re-eldono de 1943 de la filmo estis kandidatigita por du Akademiaj Premioj, unu al Max Terr por plej bona muziko, kaj unu al James L. Fields por plej bona sono. Ĉi tiu pli moderna versio estis voĉlegita de Chaplin mem.
En 1992, The Gold Rush estis elektita de la Usona Kongresa Biblioteko kiel "kulture grava", kaj tial prezervita ĉe la Usona Nacia Film-Registro. La filmo estas ofte listigita inter la plej bonaj filmoj iame faritaj. Vidu ekzemple ĉe Sight & Sound.
La filmo temas la Orimpetego de Ameriko, kaj la Trampo vojaĝas al Jukono serĉi fortunon.
Vidu ankaŭ
|