The Enemy Within | |
---|---|
Star Trek episode • ĉapitro de televidserio • televida filmo | |
Originala titolo | The Enemy Within |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 6 okt. 1966 |
Ĝenro | sciencfikcio |
Reĝisoro(j) | Leo Penn • Gene Roddenberry |
Scenaro | Richard Matheson |
Filmita en | Paramount Stage 31 • Paramount Stage 32 |
Loko de rakonto | Alfa 177 |
Muziko de | Sol Kaplan |
Rolantoj | William Shatner • Ed Madden |
IMDb | |
The Enemy Within [La ena malamiko] estas la kvina epizodo de la unua sezono de la usona televidserio, Star Trek. Verkita de Richard Matheson kaj direktita de Leo Penn, ĝi unue elsendiĝis la 6-an de oktobro 1966.
Transportila misfunkciado kaŭzas ke Kapitano Kirk estis dividita en du homoj, unu malbona kaj unu bona. Tiu misfunkciado ankaŭ malpermesas revenigi homojn, kiuj restis sur la malvarma planedo Alpha 177. Spock ekkonas, ke ambaŭ versioj de Kirp suferas lacegon, kaj oni devas trovi kielon por reverti la transportan akcidenton, ne nur por savi Kirk sed ankaŭ la surteriĝon fiksitan sur la planedo. La procedo kompletiĝas sukcese kaj Kirk kuniĝis kiel ununura kaj la transportilo estas riparigita. Kirk donas al Spock sian dankon - "de ni ambaŭ".
La epizodo estas la unua montrante la vulkanan nervan pinĉon, kaj la unua en kiu Dr. McCoy diras "li estas morta, Jim".