The Corrs | |
---|---|
Persona informo | |
Okupo | |
Verkoj | Breathless |
TTT | |
Retejo | https://www.thecorrsofficial.com/ |
The Corrs estas irlanda pop-rokmuzika grupo kun kelta influo, kies kvar membroj estas gefratoj.
Biografio
La kvar membroj de la grupo estas anoj de la familio Corr, kaj naskiĝis en Dundalk, Graflando Louth, Irlando.
Ilia unua albumo, Forgiven Not Forgotten, miksaĵo de tradicia irlanda muziko kaj popmuziko, plej furoris en Aŭstralio. Plej konataj kanzonoj estas Runaway kaj Forgiven Not Forgotten.
La posta albumo, Talk On Corners estis plej populara en Irlando kaj Anglio. Ĝi interalie enhavas What Can I Do kaj Dreams (prunto el la grupo Fleetwood Mac). Ili atingas la pinton de sia arto per la albumo Unplugged kun veraj instrumentoj kaj polifonia orkestro.
In Blue signas turnopunkton en la stilo de la grupo kiu fariĝas pli popmuzika por adaptiĝi al la usona merkato. Ili kunlaboras kun produktoro Mutt Lange, tiama edzo de kantistino Shania Twain. Ili kune komponas la ŝlagrojn Breathless, Irresistible kaj All The Love In The World.
Borrowed Heaven signas ian revenon al la komenco, post kvar-jara longa paŭzo. La albumo enhavas melankoliajn baladojn (Angel, Long Night...) kaj ĝojplenajn ritmajn kanzonojn, kiel la ŝlagro Summer Sunshine.
Ilia lasta albumo, simple titolita Home, estas omaĝo al kelta folkloro, kiu inspiris ilin, kaj proponas multajn tradiciajn mildajn kaj poeziajn irlandajn kanzonojn, el kiuj du estas kantitaj en la gaela lingvo, Buachaill on Eirne kaj Brid Og Ni Mhaille. Tiu albumo akiris grandan sukceson en Francio, fariĝinte ora disko nur unu monaton post la apero, kaj vendiĝinte en pli ol 340,000 ekzempleroj.
Depost 2005, la grupo paŭzas.
En januaro 2006, la nombro de albumoj venditaj de The Corrs sumas preskaŭ 60 milionojn laŭ the Irish Singles Chart.
Membroj
Andrea Corr
- (plennome: Andrea Jane Corr) Naskiĝis la 17-an de majo 1974 , kanto, irlanda fluto. Ŝi estas la plej juna el la tri fratinoj. Andrea havas belegan voĉon kaj scipovas pianludi. Brun-okula kaj brun-hara, ŝi estis elektita plej bela virino de Irlando en 1999. Ŝi estas la ĉefkantistino de la grupo. Ŝi debutis solo-karieron en 2007 per albumo Ten Feet High. Estas menciinde, ke ŝi ludis rolon de amatino de Juan Perón en la filmo Evita.
Sharon Corr
- (plennome: Sharon Helga Corr-Bonnar) Naskiĝis la 24-an de marto 1970 , Kanto, violono, piano. Ŝi estas la plej aĝa el la tri fratinoj. Kiel ŝia fratino Andrea, ŝi ankaŭ estis elektita plej bela virino de Irlando. Ŝi ludas violonon ekde kiam ŝi estas 6-jara kaj duono. Laborema, ŝi povus instrui violonon.
Caroline Corr
- (plennome: Caroline Georgina Corr-Woods) Naskiĝis la 17-an de marto 1973 , en la Tago de Sankta Patriko, fama festo en Irlando), kanto, drumo, perkutilo, piano, "bodhràn" (tradicia irlanda tamburo). Blu-okula, helbrun-hara, Caroline estas 1.60 m. alta. Ŝi estas la drumisto de la grupo.
Jim Corr
- (plennome: James ('Jim') Steven Ignatius Corr) Naskiĝis la 31-an de julio 1964 , gitaro, klavaroj. Li estas la plejaĝulo de la familio Corr. Jim eklernis gitaron kiam li estis 13-jara. Kiel ĉiuj fratinoj, li ankaŭ frue lernis pianon kiam li estis 4-jara.
Muzikistoj
Diskografio
- 1995: Forgiven, Not Forgotten
- 1996: Live
- 1997: Talk on Corners
- 1999: The Corrs MTV Unplugged
- 2000: In Blue
- 2001: Best of The Corrs
- 2002: VH1 Presents: The Corrs, Live in Dublin
- 2004: Borrowed Heaven
- 2005: Home
- 2006: Dreams - The Ultimate Corrs Collection
- 2007: The Works
Videografio
- 1999: Live at the Royal Albert Hall
- 2000: Live at Lansdowne Road
- 2000: Unplugged
- 2001: Live in London
- 2002: The Corrs Best of Clips
- 2005: All the Way Home
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo Arkivigite je 2005-03-02 per la retarkivo Wayback Machine angle
- Disfrutaloscorrs.es Arkivigite je 2011-06-10 per la retarkivo Wayback Machine