Biologia klasado | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La ĉina krestoŝterno (Thalasseus bernsteini, aŭ Sterna bernsteini vidu Bridge et al., 2005), estas ŝterno, tio estas birdo de la familio de Ŝternedoj kaj genro de Thalasseus aŭ krestoŝternoj. Tiuj specioj havas “malkombitajn” krestojn inter krono kaj nuko malantaŭen direktitajn. Tiu ĉi estas endemismo de marbordo de Ĉinio.
Aspekto
Tiu ĉi estas malgranda ŝterno, 35–36 cm longa. Ambaŭ seksoj estas similaj; somera plenkreskulo havas nigran kronon kun longa kresto, nigrajn krurojn kaj longan flavoranĝan bekon. Dorso kaj supraflugiloj estas mezgrizaj; vizaĝo, kolo kaj subaj partoj estas blankaj. La vosto estas forkoforma kaj blanka kiel subflugiloj.
Tiu ĉi specio estas tre parence rilata al la sandviĉa ŝterno T. sandvicensis kaj al la bengala krestoŝterno T. bengalensis. Ĝi estas pli simila al la unua, diferenca nur pro la bekokoloro, kiu estas inverse de tiu de la Sandviĉa ŝterno, tio estas flavoranĝa kun nigra pintotriono. El la Bengala krestoŝterno, kun kiu koincidas en la vintra distribuado, oni povas diri, ke la diferenco estas ĉe la blanka pugo kaj pli helgriza supro, krom ĉe la nigra bekopinto, kiu vidata de proksime montras ankaŭ blankan punkton. Ankaŭ la pli granda Granda krestoŝterno estas simila, kaj diferenca ĉe la pli fortika, tutflava beko kaj pli malhelgrizaj dorso kaj pugo, krom laŭ grando.
Situacio de la specio
Ĝi estas endanĝera specio; jam antaŭe oni supozis, ke ĝi estas estingita, kun nur kvar paroj remalkaŝitaj en 2000, nestante en kolonio de granda krestoŝterno en insuleto de insularo Macuo, ĉe la marbordo de provinco Fujian, Ĉinio, kaj vintrante suden ĉe Filipinoj. Jam kelkajn jarojn antaŭe oni faris foton de ŝternoj inter kiuj estas unu ekzemplero de Ĉina krestoŝterno, kiu tiam ne estis agnoskita. Iam la specio ĝuis pli ampleksan distribuadon en la orienta marbordo de Ĉinio norde ĝis la provinco Shandong. Oni supozas, ke malpliiĝo kialas pro troĉasado kaj ovokolektado por manĝo. Protektado de tiu kolonio povas kiali pro teritoria kaj milita disputado inter Tajvano kaj Ĉinio. Nun la insuleto estas deklarita rifuĝejo por sovaĝa bestaro. Eble aliaj kolonioj aperos en marbordoj de Tajvano kaj Ĉinio; ĉar migrantaj birdoj estis vidataj en enfluejo de rivero Pachang. Entuta loĝantaro estas supozata nur inter 50 kaj 100 birdoj.
Referencoj
- BirdLife International (2004). Sterna bernsteini. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 May 2006. Endanĝerita
- Bridge, E. S.; Jones, A. W. & Baker, A. J. (2005): A phylogenetic framework for the terns (Sternini) inferred from mtDNA sequences: implications for taxonomy and plumage evolution. Molecular Phylogenetics and Evolution 35: 459–469. PDF plena teksto
Eksteraj ligiloj
- Informaro pri insularo Matsu Arkivigite je 2004-05-29 per la retarkivo Wayback Machine
- Oriental Bird Club - rediscovery of Chinese Crested Tern (with photo) Arkivigite je 2006-01-29 per la retarkivo Wayback Machine
- Taiwan Fauna (with photo) Arkivigite je 2004-01-15 per la retarkivo Wayback Machine