Thônex | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Svislando • urbo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Ĝenevo | ||||
Distrikto | (Ne estas distriktoj en Kantono Ĝenevo) | ||||
Koordinatoj | 46° 12′ 0″ N 6° 13′ 0″ O / 46.20000 °N, 6.21667 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 12′ 0″ N 6° 13′ 0″ O / 46.20000 °N, 6.21667 °O (mapo) | ||||
Nombro de loĝantoj | 13364 | ||||
Areo | 3,82 km² | ||||
Alteco | 405 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 1226 | ||||
Komunumkodo | {{{kodo}}} | ||||
Thônex (prononcu Tone) estas urbo kaj komunumo en Kantono Ĝenevo, Svislando.
Laŭ la stato de 2018 en la komunumo vivis 14 122 loĝantoj sur areo de 3,82 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 697 loĝantoj/km².
Geografio
La urbo Thônex situas ĉe la norda bordo de la rivero Arve sudoriente de Ĝenevo, ĉe la landlimo al Francio.
Najbaraj komunumoj
La urbo limas en nordo al Vandœuvres kaj Choulex, en nordoriento al Puplinge, en oriento kaj sudoriento al Ambilly kaj Gaillard (ambaŭ en Francio), en sudokcidento al Veyrier, kaj en okcidento alChêne-Bougeries kaj Chêne-Bourg.
Trafiko
Thônex estas atingebla per la tramlinio 16 kaj diversaj busoj de la loka trafikreto de Ĝenevo.
En Thonex komenciĝas la francaj aŭtoŝoseoj al la direkto de Monto Blanka kaj Liono.
Ekonomio
Thônex estas unu el la sidejoj de la horloĝfabriko Rolex, la alia estas en Le Locle; plie Thônex estas la sidejo de la krajonfabriko Caran d'Ache, kiuj ambaŭ estas mondfamaj svisaj markoj.
Historio
La unua dokumenta mencio de Thônex datiĝas el la jaro 1225 kiel Tonnay. En mezepoko Thônex apartenis al Savojo. En la jaro 1536 la regiono estis okupita de la bernanoj, sed en 1567 ĝi revenis al Savojo. Kun la kreo de la Kantono Ĝenevo en la jaro 1813 per la Viena Kongreso Thônex estis integrita al la nova kantono kaj fariĝis parto de Svislando.
Ĝemeleco
Ek de la jaro 1972 la urbo Thônex havas partnerecon kun la komunumo Graveson, kiu situas proksime de Avignon en Francio.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
|