Thích Nhất Hạnh
Persona informo
Thích Nhất Hạnh
Naskonomo noeuille
Naskiĝo 11-an de oktobro 1926 (1926-10-11)
en Hue, Annamo,  Franca Hindoĉinio
Morto 22-an de januaro 2022 (2022-01-22) (95-jaraĝa)
en pagodo từ hiếu, Hue,  Vjetnamio
Religio budhismo vd
Lingvoj vjetnama norma ĉina franca angla vd
Ŝtataneco Vjetnamio Francio vd
Alma mater Universitato Princeton vd
Profesio
Okupo bikŝuo poeto pacaktivisto verkisto monaĥo spiritual teacher religiosciencisto vd
Laborkampo budhismo Zeno paca movado aktivismo religia tolerado homaj rajtoj bestaj rajtoj vegetarismo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
Thích Nhất Hạnh

Thích Nhất Hạnh ([tʰǐk̟ ɲə̌t hâjŋ̟ˀ], esperantige TIK Njet Hang) estis budhisma monaĥo vjetnama, pacoaktivulo. Li naskiĝis la  11-an de oktobro 1926 en Hue (Vjetnamio) kaj mortis la 22-an de januaro 2022). Li kreis la terminon "Engaĝita Budhismo" en sia libro Vjetnamio: Lotus en Maro de Fajro.

Sian senperfortan batalon li komencis dum la Vjetnama milito. Propolitika rifuĝinto en Francio de 1972 ĝis 2005, li estris Zen-an ordenon "ordre de l'Inter-Être" en vilaĝo en Dordonjo kaj vojaĝis internacie por paroladoj kaj retiriĝoj. Li estis aktiva en la pacmovado, promociante neperfortajn solvojn al konfliktoj kaj estas vegano kiel rimedo de neperforto al nehomaj bestoj. En 2005 Vjetnamio denove permesis lin viziti sian hejmlandon, kaj en 2018, malsaniĝinta, li reiris hejmen al sia origina monaĥejo apud Hue por pasigi tie siajn lastajn monatojn. Martin Luther King proponis lin kiel kandidaton por Nobelpremio pri paco jare 1967, sed ĝin li ne ricevis.


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.