Lago Tekskoko | ||
---|---|---|
Eksa lago | ||
La lago Tekskoko en la 15-a jarcento. | ||
lago [+] | ||
Lando | Meksiko | |
Supermara alteco | 2 236 m [+] | |
Koordinatoj | 19° 30′ 0″ N, 98° 59′ 24″ U (mapo)19.5-98.99Koordinatoj: 19° 30′ 0″ N, 98° 59′ 24″ U (mapo) | |
Areo | 2 000 km² (200 000 ha) [+] | |
Lago Tekskoko | ||
Vikimedia Komunejo: Texcoco Lake, Mexico [+] | ||
La lago Tekskoko (hispane Texcoco) estis parto el sistemo de lagoj, nun malaperantaj. Ĝi situas sudokcidente de la valo de Meksiko, en la centro de la Nov-vulkana Akso kiu trairas la nacian teritorion ekde la Pacifika marbordo. La okazintaĵoj kondukis al la sekiĝo de granda parto de la akvaj masoj kiuj formis parton de la sistemo ekiĝis en la antaŭkolumba epoko. Tiam, la indiĝenoj konstruis artefaritajn insulojn en la neprofundaĵoj de la lago, kun la celo gajni teron por la kultivado, aŭ en la kazo de Tenoĉtitlano, por konstrui loĝlokojn. En la 17-a jarcento, kiam la hispanoj subigis la teritoriojn kiujn ili baptis kiel Nova Hispanio, la ĉefurbo de la vicreĝlando estis la objekto de nekalkuleblaj inundoj. Tio motivigis la kreadon de dreniloj, daŭrigitaj de la sinsekvaj registaroj de la sendependa Meksiko, kiuj okazigis la preskaŭ tutan malaperon de la kvin lagoj kiuj konsistigas la sistemon. La palafita baseno de la valo de Meksiko estis formata de la lagoj Zumpango, Xaltocan, Texcoco, Xochimilco kaj Chalco. Eventuale oni parolas pri lago de Meksiko,sed tio nur estas vero kiam oni mencias la historian periodon kiam la indiĝenoj konstruis digon inter la montaro Gvadalupo, norde de la lago Tekskoko, kaj la monteto de la Stelo, en ĝia sudo.
Karakterizaĵo de tiu ĉi sistemo estis la malsama karaktero de ĝiaj akvoj. Dum la lagoj Xochimilco kaj Chalco konsistis el dolĉaj akvoj, la akvoj de Tekskoko, Zumpango kaj Xaltocan estis salaj. Fakte, la antikvaj loĝantoj de la riverbordoj kaj insuletoj de tiujn ĉi tri lastaj lagoj sin dediĉis al la ekspluatado de la salo, kiun ili akiris per vaporigado de la akvo de la lago. Kiel ajn, la akvo de la lagoj de la Valo de Meksiko ne estis profitdona por la homa vivo. La akvoj de la lagoj Tekskoko, Zumpango kaj Xaltocan ne esis trinkeblaj pro la alta saleco kaj la dolĉaj akvoj de Xochimilco kaj Chalco servis nur por la agrikulturo, ĉar la restaĵoj de plantoj kaj bestoj kiuj troviĝis en la asociita ekosistemo donis al ĝi malbonan guston. Tial, la loĝantoj de Tenoĉtitlano devis enkonduki proviz-sistemon el trinkebla akvo por importi la likvon el proksimaj akvofontoj.
Meksiko-Tlatelolko estis situa sur insuleto norde de Meksiko-Tenoĉtitlano ene de la lago Tekskoko.