Diverseco de specioj
Tetraodon lineatus.
La molao estas la plej peza el ĉiuj aktinopterigaj fiŝoj. Ĝi havas ebenan korpon kaj estas tiom alta kiom longa.

La Tetraodonformaj (Tetraodontiformes) estas ordo de aktinopterigaj fiŝoj, nomitaj ankaŭ "Plectognathi".[1] Foje ili estis klasitaj kiel subordo de la ordo Perkoformaj. La Tetraodonformaj estas reprezentataj per 10 nuntempaj familioj kaj almenaŭ 349 specioj; plej multaj estas maraj kaj vivas ĉe tropikaj koralrifoj, sed kelkaj specioj estas troveblaj en nesalakvaj fluejoj kaj estuaroj. Ili ne havas proksimajn parencojn, kaj descendas el linio de koral-anaj specioj kiuj aperis antaŭ ĉirkaŭ 80 milionoj da jaroj.

La tipa genro estas Tetraodon, kies tipa specio estas la fahako (Tetraodon lineatus), priskribita de Lineo.

Familioj

Notoj

Bibliografio

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.