Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Tetín |
Tetín | |||
municipo | |||
Kastelo en Tetín | |||
|
|||
Oficiala nomo: Tetín | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Mezbohemia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Beroun | ||
Administra municipo | Beroun | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Hořovica montetaro | ||
Konataj lokoj | Tetín remparburgo, Tetín burgo | ||
Rivero | Berounka | ||
Situo | Tetín | ||
- alteco | 235 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 56′ 58″ N 14° 06′ 08″ O / 49.94944 °N, 14.10222 °O (mapo) | ||
Katastro | 10,29 km² (1 029 ha) Tetín u Berouna | ||
Loĝantaro | 897 (2023) | ||
Denseco | 87,17 loĝ./km² | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 266 01 | ||
NUTS 3 | CZ020 | ||
NUTS 4 | CZ0202 | ||
NUTS 5 | CZ0202 531839 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 3 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
| |||
Vikimedia Komunejo: Tetín (Beroun District) | |||
Retpaĝo: www.tetin.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Tetín estas municipo en Ĉeĥio, en distrikto Beroun, situanta proksimume 2 km oriente de Beroun super rivero Berounka. La municipo konsistas el du partoj – Koda kaj Tetín. Vivas ĉi tie 897 loĝantoj (2023).
Municipo Tetín estas konata kiel pilgrima loko, ĉefaj pilgrimoj okazas la unuan dimanĉon post la 16-a de septembro.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Srbsko, Korno, Koněprusy, Měňany kaj Beroun.
Historio
Historie Tetín apartenas al la plej malnovaj vilaĝoj en Ĉeĥio. La loko estis enloĝigita jam en paleolitiko kaj epoko remparburga. La komencoj de Tetín estas en mitoj kunigata kun Teta, la filino de Krok, sed arkelogie ĝi estas datita en duonon de la 10-a jarcento. Komence de la 10-a jarcento ĉi tie estis ligna princa kortego, kiu estis vidvina sidejo de princino sankta Ludmila, kiu ĉi tie estis la 15-an de septembro 921 murdita. Ŝia korpo estis sepultita laŭ legendo en malnova tombejo ĉe preĝejo de sankta Johano Nepomuka. En la jaro 925 , post tio, kiam princo fariĝis sankta Venceslao (te. ŝia nepo), tiel estis ŝiaj korprestaĵoj transveturigitaj kaj sepultitaj en baziliko de sankta Georgo en Praga burgo.
En la jaro 1288 ĉi tie havis sidejon reĝa ĉasisto. Fine de la 13-a jarcento la burgo estis alikonstruita al sidejo de přemyslidaj bastardaj filoj. En la jaro 1321 tenis la burgon Štěpán z Tetína, kiu vendis Tetínon al imperiestro Karolo la 4-a. Tiu poste la senjorujon Tetín alligis al en Karlštejn. En la jaro 1422 dum husanaj militoj la burgo estis neniigita.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 579 |
1880 | 664 |
1890 | 756 |
1900 | 935 |
1910 | 1 099 |
1921 | 1 076 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 193 |
1950 | 944 |
1961 | 938 |
1970 | 862 |
1980 | 803 |
1991 | 720 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 704 |
2014 | 859 |
2016 | 870 |
2017 | 862 |
2018 | 868 |
2019 | 872 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 879 |
2021 | 823 |
2022 | 869 |
2023 | 897 |
Memorindaĵoj
- Burgo Tetín – masonita burgo estis fondita dum Venceslao la 2-a ĉirkaŭ la jaro 1288
- Tetína remparburgo – ĝi troviĝis proksime de la hodiaŭa ruino de burgo Tetín en lokoj de la hodiaŭa municipo
- Romanika preĝejo de sankta Katarina - fondita ĉirkaŭ la jaro 1200
- Romanika, baroke alikonstruita preĝejo de sankta Johano Nepomuka
- Frue baroka preĝejo de sankta Ludmila el 80-aj jaroj de la 17-a jarcento
- Paroĥo – devene el la 14-a jarcento.En la jaroj 1527–1533 ĉi tie restadis Václav Hájek z Libočan.
- Baroka kastelo (senjora korto) – naskiĝis ĉi tie verkisto kaj filologo Vácslav Vojáček, en la patriote orientita familio de Vojáčekidoj elkreskis ankaŭ filino de F. L. Čelakovský Marie (la estonta edzinbo de Karel Tůma); plua ano de tiu ĉi familio Jan Bohdan Vojáček estis longjara landa deputito. La kastelo kiel tia ne estas al publiko alirebligita.
- Naturrezervejo Tetínské skály
- Nacia naturrezervejo Koda
- Trampista domaro Valo de hororo en Koda – unu el la plej famaj, ĝi estiĝis en la jaro 1919
- Damil – kalkoŝtona monteto kun restaĵoj de praepoka burgejo
- Kaverno Martina
Personecoj
- Sankta Ludmila (ĉirkaŭ 860–921), přemyslida princino, sanktulino kaj avino de sankta Venceslao
- Zdeněk Kothera (1919–1942), membro de RAF, kolonelo in memoriam[1]
- Jana Brajerová (1924–2017), historiistino, patriotino de Tetín kaj aŭtorino pri la municipo[2]
Pluaj fotoj
- baroka preĝejo de sankta Ludmila en Tetín
- Romanika preĝejo de sankta Ludmila en Tetín u Berouna
- Romanika, baroke karakterize alikonstruita preĝejo de sankta Johano Nepomuka en Tetín u Berouna
- preĝejoj de sankta Katarina kaj sankta Ludmila en Tetín u Berouna
- Bienoj en Tetín
- Komunuma centro en Tetín
Referencoj
- ↑ Zdeněk Kothera, persona profilo kaj biografio - Čeští RAFáci
- ↑ Brajerová, Jana, 1924-2017
|