Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tesiaoj

Brunkapa ĉetio (Tesia castaneocoronata )
Brunkapa ĉetio (Tesia castaneocoronata )
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Superfamilio: Silviedoj Sylvioidea
Familio: Ĉetiedoj Cettiidae
Genro: Tesia
Aliaj Vikimediaj projektoj

La tesiaoj estas genro, Tesia, de birdoj insektovoraj. Tiu genro estis iam inkludata en la granda familio de Silviedoj sed ĵusaj pristudoj lokigis ilin ene de nova familio Ĉetiedoj.[1] Tiu genro havas nesinskevan distribuadon en Orienta kaj Sudorienta Azio. La tri nordaj specioj havas ampleksan teritoriojn tra suda Ĉinio, Birmo, norda Tajlando kaj Laoso kaj en Barato, suda Nepalo kaj Vjetnamio; dum la aliaj du specioj troviĝas en Javo kaj la Malgrandaj Sundaj Insuloj en suda Indonezio. Unu specio de tesiao, la Brunkapa ĉetio, kiu okupas la nordan areon de la genroteritorio, estas foje disigita en la genro Oligura. La Evereta ĉetio estis iam konsiderata raso de la Timora stumpovostulo, Urosphena subulata. La tri nordaj specioj estas foje konataj kiel grundoĉetioj.[2]

Tesiaoj estas malgrandaj grundovivantaj ĉetioj kiuj gamas laŭ longo el 7 al 10 cm kaj pezas inter 6 kaj 12 g.[2] Ili havas longajn krurojn kaj stareman sintenon kaj laŭ ŝajno ili ne havas voston, ĉar ties vostodirektiloj estas pli mallongaj ol la vostokovriloj.[3] La plumaro de la nordaj specioj (escepte la Brunkapa ĉetio) konsistas el olivecaj dorsoj kaj flugiloj kaj grizaj ventroj (pli malhelardezaj ĉe la Ardezventra ĉetio); la sudaj specioj havas brunajn flugilojn kaj dorsojn. Ĉiuj specioj havas okulstrion kaj ĉiuj escepte la Ardezventra ĉetio havas superokulan strion; tiu estas pli rimarkinda ĉe la Helbrova ĉetio. La plumaro de la Brunkapa ĉetio estas diferenca el la aliaj specioj; ĝi havas brilajn flavajn ventron, bruston kaj gorĝon, tre brunan kapon kaj nekompletan blankan okulringon. Ĝi ne havas la vizaĝajn striojn de la aliaj specioj. La beko de ĉiuj specioj estas longaj kaj dukoloraj,[3] kun pli malhela supra makzelo kaj karnokolora suba makzelo, krom forta bordo ĉe supra makzelo.

Tesiaoj loĝas en subkreskaĵaro de arbaroj, kutime montararbaroj larĝfoliaj.[2] Ili preferas marĉarbarojn, kaj troviĝas ofte ĉe akvo, ĉefe ĉe la Brunkapa ĉetio kaj ĉe la Ardezventra ĉetio, kvankam ili uzas gamon de mikrohabitatojn ene de la arbaro, inklude areojn de bambuo aŭ urtikoj. La tri nordaj specioj estas altitudaj migrantoj, kiuj reproduktiĝas ĝis 4000 m sed vintrumas tiom malalte kiom ĝis 150 m. La du sudaj specioj estas loĝantaj birdoj ene de ties teritorioj.

La tesiaoj estas aktivaj insektovoruloj kiuj kutime manĝas ĉegrunde inter subkreskaĵaro kaj seka foliaro, sed povas manĝi ankaŭ tiom alte kiom ĝis 25 m supergrunde (ĉe la Evereta ĉetio) inter la implikiĝo de grimpoplantoj sur grandaj arbotrunkoj.[2] La Ardezventra ĉetio turnadas foliojn kiel turdoj dum manĝado, kaj oni scias, ke la Grizventra ĉetio kuniĝas al manĝantaroj de miksitaj specioj for de la reprodukta sezono.

Estas malmulta informaro pri la reprodukta biologio de la tesiaoj, el kiuj nur de tri specioj, nome la Grizventra, la Brunkapa kaj la Helbrova ĉetioj, oni priskribis la nestojn.[2] Ili estas laŭsezonaj reproduktuloj, el kiuj la Grizventra kaj la Evereta tesiaoj nestumas en majo al julio, dum la Helbrova tesiao havas du sezonoj, aprilo-junio kaj oktobro-decembro. La nesto estas bulo el musko ĉe la Grizventra ĉetio kaj plantofibroj, musko kaj radikoj, kaj estas fiksita ĉe vegetaĵaro aŭ musko en flanko de arbo, malalte. La ovodemetado de la Grizventra ĉetio estas de 3-5 ovoj, sed nur 2 ovoj ĉe la Helbrova kaj la Brunkapa ĉetioj. Ĉe la Brunkapa ĉetio ambaŭ seksoj kovas la ovodemetadon; oni scias ankaŭ ke tiu specio estas eventuale parazitata de la Eta kukolo.

Nemiu el la tesiaoj estas konsiderataj minacataj pro homa agado, kaj estas ĉiuj listitaj kiel malplej zorgigaj de IUCN. Eĉ la insulaj specioj, kiuj havas limigitajn teritoriojn, estas priskribitaj kiel komunaj ene de siaj teritorioj.[4]

Specioj

Referencoj

  1. Alström, P.; Ericson, P.G.P.; Olsson, U. & Sundberg, P. (2006): Phylogeny and classification of the avian superfamily Sylvioidea. Molecular Phylogenetics and Evolution 38(2): 381–397. COI:10.1016/j.ympev.2005.05.015
  2. 1 2 3 4 5 Franz Bairlein, Per Alström, Raül Aymí, Peter Clement, Andrzej Dyrcz, Gabriel Gargallo, Frank Hawkins, Steve Madge, David Pearson & Lars Svensson "Family Sylviidae (Old World Warblers)" in del Hoyo, J.; Elliot, A. & Christie D. (eldonistoj). (2006). Handbook of the Birds of the World. Volume 11: Old World Flycatchers to Old World Warblers. Lynx Edicions. ISBN 84-96553-06-X.
  3. 1 2 Captain J. Delacour (1942) "The Bush-Warblers of the Genera Cettia and Bradypterus, with Notes on Allied Genera and Species". Ibis 84 (4): 509-519, COI:10.1111/j.1474-919X.1942.tb03450.x
  4. IUCN (2007). IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj: Tesia. <www.iucnredlist.org>. Konsultita la 27an de aprilo 2008.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.