Tesaloniko | ||
greke Θεσσαλονίκη Thessaloniki | ||
urbo | ||
Vido al moderna parto de Tesaloniko de Malnova Urbo | ||
|
||
Oficiala nomo: Θεσσαλονίκη | ||
Lando | Grekio | |
---|---|---|
Duoninsulo | Balkano | |
Regiono | Meza Makedonio | |
Provinco | Tesaloniko | |
Historiaj regionoj | Antikva Grekio, Helena civilizo | |
Situo | Tesaloniko | |
- koordinatoj | 40° 38′ 00″ N 22° 57′ 00″ O / 40.63333 °N, 22.95000 °O (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 250 m s. m. | |
Plej malalta punkto | ||
- alteco | 0 m s. m. | |
Areo | 111,703 km² (11 170,3 ha) | |
Loĝantaro | 786 212 (2005) | |
Denseco | 7 038,41 loĝ./km² | |
Fondo | 315 a.K. | |
Horzono | OET (UTC+2) | |
- somera tempo | OEST (UTC+3) | |
Poŝtkodo | 53xxx, 54xxx, 55xxx, 56xxx | |
Telefona antaŭkodo | 231-x-xxxxxx | |
Landokodo | GR-54 | |
Aŭtokodoj | NAx-xxxx ĝis NXx-xxxx | |
Situo enkadre de Grekio
| ||
Vikimedia Komunejo: Thessaloniki | ||
Retpaĝo: www.thessaloniki.gr | ||
Tesaloniko (greke: Θεσσαλονίκη / Thessaloníkê en la malnova greka, Thessaloníki en la nuna greka, slave: Солун, Solun, judhispane: סלוניקה, turke: Selânik) aŭ Saloniko estas greka urbo, situanta ĉe la fondo de la golfo de Termaiko. Tesaloniko estas la ĉefurbo de la kultura landoparto Makedonio, de la administra regiono Meza Makedonio kaj de la provinco Tesaloniko.
En la jaro 2001 Tesaloniko havis 363 987 loĝantojn. Post Ateno ĝi estas la dua plej granda urbo de Grekio.
Historio
La Tesalonika reĝlando (en greka: Βασίλειο της Θεσσαλονίκης) estis nelongdaŭra krucisma ŝtato fondita post la Kvara Krucmilito sur la konkeritaj teritorioj el la Bizanca Imperio. La markizo Bonifacio de Montferrato, unu el la estroj de la Krucmilito, aĉetis la rajtojn de Venecio pri Tesaloniko, kie li establiĝis kiel reĝo. Bonifacio etendis sian regnon norden por inkludi Makedonion kaj suden por inkludi Tesalion. Li estis sukcedita kiel reĝo en 1207 de sia infana filo Demetrio de Montferrato.
Geografio
La urbo kuŝas ĉe la ebenaĵo formata de la riveroj Aliakmonas, Galikos kaj Aksios, kiu elfluas al la golfo Termaiko. La urbo situantas ĉe la fino de la valo de Ardar, ĉe la golfo de Tesaloniko, ĉe la Via Egnatia kiu konektis la akropolon kun la marbordo. Al Tesaloniko venas ankaŭ la ŝoseoj devenaj de Adriatika Maro, kiel Egnatia, kaj tiuj kiuj venas el Balkanio. Pro tio Tesaloniko iĝas la ĉefa havenurbo de Makedonio, anstataŭe de la ŝtopita haveno de Pella.
Toumba estas antaŭurbo de Tesaloniko.
Vidindaĵoj
- La Blanka Turo
- Arko de Galerio
- Muregoj kaj Heptapirgiono
- Milita muzeo
- Muzeo de Bizanca Kulturo
- Muzeo Atatürk
- Municipa Arta Galerio
- Arkeologia Muzeo de Tesaloniko
Servoj
Famuloj
- Nazim Hikmet
- hungara futbalisto Gyula Lóránt
Partneraj urboj
Inter la partnerurboj estas:
Rilatoj al Esperanto
Ekde la komenco de la 20-a jarcento ekzistas esperantistoj en la urbo, parte ortodokse kristanaj grekoj, parte sefardaj judoj, parte ankaŭ bulgaroj kaj turkoj. En somero 1976 la 32-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazis en la urbo, kaj ankaŭ post la IJK 1993 en Bulgario la urbo spertis ondon da vojaĝantaj junaj esperantistoj, kiuj post la kongreso de norde venis tra Tesaloniko por vidi la urbon kaj pluvojaĝi al pli sudaj partoj de Grekio.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala reta paĝaro de Tesaloniko (greke kaj angle) Arkivigite je 2019-12-01 per la retarkivo Wayback Machine
- Goethe-Instituto en Tesaloniko (germane)
- Germana lernejo en Tesaloniko (germane kaj greke)
- La juda muzeo de Tesaloniko (angle) Arkivigite je 2016-01-25 per la retarkivo Wayback Machine
- saloniki.org Tesaloniko (greke, angle kaj germane) Arkivigite je 2007-05-05 per la retarkivo Wayback Machine
- Artforumo "Culture Foundation Thessaloníki" (greke, germane kaj angle)