Administra regiono
Tesalio
Περιφέρεια Θεσσαλίας
Situo de la administra regiono Tesalio ene de Grekio
regiono de Grekio
Bazaj informoj
ŝtato:Grekio
areo:14.036 km²
nombro de loĝantoj:740.115 (2001)
loĝdenso:52,73 loĝantoj po km²
administra centro:Lariso
provincoj (νομοί):4
kodo laŭ normo ISO:GR-E
kodo laŭ normo NUTS:GR14
retpaĝo:www.thessalia.gr

Tesalio (greke Θεσσαλία - Tesalía) estas historia pejzaĝo kaj moderna administra regiono de Grekio. Ĝi situas sude de la regiono Makedonio kaj norde de Meza Grekio. Okcidente ĝi limas al la nuna regiono Epiro (greke Ipiros).

Geografio

La administra regiono havas areon de 14.036 km² kaj dum la jaro 2005 havis 760.714 loĝantojn. Administra centro de la regiono estas la urbo Lariso ("Larisa"), kiu dum la jaro 2004 havis 128.758 loĝantojn.

La regiono dividiĝas en kvar provincojn ("prefektujojn", νομοί - nomí):

  1. Lariso (administra centro Lariso)
  2. Magnisio (administra centro Volos, dum la jaro 2004 84.425 loĝantoj)
  3. Trikalo (administra centro Trikalo, dum la jaro 1991 44.232 loĝantoj)
  4. Kardico (administra centro Kardico, dum la jaro 1991 30.067 loĝantoj)

Pelion (greke Πήλιο, Pilio) estas monto en la sudoriento de Tesalio.

Eksteraj ligiloj

la fortikaĵo de Trikalo
la baziliko de Volos

Koordinatoj: 39°30' norde, 22°0' oriente

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.