Tes | |
---|---|
rivero • translandlima rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | en Mongolio kaj la respubliko Tuvio de la Rusia Federacio |
Longeco | 568 km |
Akvokolekta areo | 33 368 km² |
Fluo | |
Fonto | Ĥangaj-montaro |
Enfluejo | en la lagon Uvs Nuur |
Geografio | |
La rivero Tes (mongole Тэс гол; tuve Тес-Хем) estas rivero en Mongolio kaj la respubliko Tuvio de la Rusia Federacio. Ĝi fontas en la Ĥangaj-montaro de Mongolio, fluas norden al la respubliko Tuvio, sed poste revenas al Mongolio kaj fine enfluas la lagon Uvs Nuur, kiu prenas la plejparton de sia akvo el la rivero. La plena riverlongo estas 568 km, el tio 430 en Mongolio, tiel ĝi estas la dek-unua plej longa rivero de Mongolio.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.