Terry Jones | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Terry Jones | |||||
Naskonomo | Terence Graham Parry Jones | ||||
Naskiĝo | 1-an de februaro 1942 en Colwyn Bay, Kimrio | ||||
Morto | 21-an de januaro 2020 (77-jaraĝa) en Norda Londono, Anglio | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | frontotemporal dementia vd | ||||
Lingvoj | angla • kimra vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | St Edmund Hall • Royal Grammar School, Guilford vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Alick George Parry Jones vd | ||||
Edz(in)o | Alison Telfer vd | ||||
Infanoj | Bill Jones • Sally Louise Parry Jones vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro • scenaristo • komikisto • filmreĝisoro • komponisto • verkisto • ĝenra aktoro • filmaktoro • kreinto • televida prezentisto • verkisto de porinfana literaturo • televida aktoro • historiisto • reĝisoro • poeto vd | ||||
Laborkampo | porjunula literaturo • kina reĝisorado • kina scenverkado • aktorado • historio • literary activity vd | ||||
Aktiva dum | 1966–2016 vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Absolutely Anything vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Terence Graham Perry JONES (konata kiel Terry Jones; la 1-an de februaro, 1942 - la 21an de januaro 2020) estis kimra aktoro, komikisto, kinoreĝisoro kaj verkisto.
Vivo
Jones estas plej konata pro sia asocio kun la komedigrupo Monty Python. Li partoprenis ĉiujn programojn de Monty Python Flying Circus kaj ĉiujn filmojn de la grupo kiun li ankaŭ reĝisoris. Jones verkis kelkajn el la skeĉoj kaj plurajn kantojn, inkluzive de The Lumberjack Song, kune kun Michael Palin.
Post dissolvado de Monty Python, li reĝisoris kaj ĉefrolis en la filmo Eric the Viking publikigita en 1983 kaj kvankam lia redaktado ne estis kompletigita, la filmo estis sukceso. Jones reredaktis la filmon, mallongigis ĝin kaj re-liberigis ĝin sed la dua versio ricevis nur malmulte da atento. En 1989, tria redaktita versio de la filmo estis publikigita. La redaktisto estis la filo de Jones. La tria versio estis pli mallonga kaj pli fluida ol la antaŭaj du versioj kaj ĝi estis pli sukcesa ol siaj antaŭuloj kaj estas konsiderita la oficiala versio de la filmo. De la Monty Python-grupo, John Cleese ankaŭ aperas en Eric the Viking.
Terry Jones ne aperis en multaj filmoj post kiam Monty Python disiĝis. Li verkis scenarojn por pluraj filmoj kaj ekde la komenco de la 1980-aj jaroj li ĉefe okupiĝas pri verkado.
Jones publikigis librojn, inkluzive de multaj infanlibroj. En unua jardeko de la 21-a jarcento li okupiĝis pri verkado de politikaj artikoloj en britaj gazetoj. La ĉefa parto de lia verko traktis opozicion al la milito en Irako. En 2015, Jones estis diagnozita kun afazio (PPA), kiel rezulto li perdis la kapablon paroli.
Vidu ankaŭ
Por plia legado
- Wilmut, Roger. (1980) From Fringe to Flying Circus: Celebrating a Unique Generation of Comedy, 1960–1980. London: Eyre Methuen. ISBN 0-413-46950-6.
Eksteraj ligiloj
- Terry Jones ĉe la brita Filma Instituto
- Terry Jones ĉe la Projekto por Malferma Katalogo
- Terry Jones ĉe IMDb
- Terry Jones ĉe the BFI's Screenonline
- Terry Jones ĉe la BBCa Gvidilo al Komedio
- Terry Jones ĉe la Komedia Zono
- Terry Jones diskaro ĉe Discogs