La Teroro (junio 1793 - 27-a de julio 1794), france Terreur, estis precipe violenta periodo de la franca revolucio, kiu daŭris unu jaron kaj du monatojn. Ĝi originis de konflikto inter rivalaj politikaj klanoj, nome la Ĝirondistoj kaj la Jakobenoj.
La periodo famiĝis pro amasa ekzekutado per gilotino de supozitaj "malamikoj de la revolucio". Ekzistas variaj taksoj de la preciza nombro da ekzekutitoj, inter 16 000 kaj 40 000. La plej famaj estis la franca reĝo Ludoviko la 16-a kaj la reĝino Marie-Antoinette.
La termino La Teroro referencante la periodon robespieran fiksiĝis dum la reakcio termidora kaj desegnas ĉiujn violentojn ĝis la 10a de Termidoro de jaro II.[1] Robespiero mem fame eksplikis kial teroro estis necesa en revolucia medio: «Se risorteco de registaro popola dum paco estas virto, tiu de registaro popola dum revolucio simultane estas virto kaj teroro: virto, sen kiu teroro estas fatala; teroro, sen kiu virto estas impotenta. Teroro ne estas alia afero ol justico prompta, severa, senceda; ĝi estas do emano de virto, malpli principo partikulara ol principo ĝenerala de demokratio, aplikata al plej urĝaj bezonoj de la patrio.»
Vidu ankaŭ
Notoj
- ↑ Jean-Clément Martin, «La Terreur», pp 14-15