En elektra inĝenierio, termistoro[1] estas rezistilo, kies rezistanco varias laŭ ĝia temperaturo. Eblas trovi ĝin sun divesaj formoj: perlo, disko, tubeto kaj aliaj.
Priskribo


Termistoro estas rezistilo, kies rezistanco kiel funkcio de la temperaturo ne estas konstanta. Ĉe referenca temperaturo , la temperatura koeficiento estas la gradiento de tiu kurbo:
- .
Laŭ la signo de la temperatura koeficiento, termistoroj klasifikiĝas en du tipojn:
- Pri pozitiv-temperatur-koeficienta termistoro (PTK), la temperatura koeficiento estas pozitiva: ju pli varma, des pli rezistiva.
- Pri negativ-temperatur-koeficienta termistoro (NTK), la temperatura koeficiento estas negativa: ju pli malvarma, des pli rezistiva.
La temperatura koeficiento de rezistanco estas difinita jene:
- .
Ĝi estas samsigna kiel .
Uzoj
Termistoroj havas diversajn utilojn:
- Temperatursentilo: la temperaturo influas la termistoran rezistancon, kiu estas facile elektre mezurebla.
- Kurentolimigilo: kiam la kurento troiĝas, la termistoro varmiĝas kaj plirezistiviĝas, limigante la kurenton.
- Memreganta hejtilo.
Historio
La termistoro estis unue malkovrita en 1833 de Michael Faraday, kiu rimarkis ke arĝenta sulfido (Ag2S) estas, moderntermine, negativ-temperatur-koeficienta termistoro.
Samuel Ruben inventis la unuan komerce industrie uzeblan termistoron en 1930. Poste, termistoroj vaste ekuziĝis industrie dum la 1930-aj jaroj.
La nomo “termistoro” devenas de term- (greka radiko signifanta varmon) kaj resistor (anglalingve “rezistilo”).
Piednotoj
- ↑ PIV 2020: termistoro
Eksteraj ligiloj
- Kristály, Tibor. Rezistiloj (esperante) (2020-03-18). Arkivita el la originalo je 2020-11-25. Alirita 2020-09-22.