.svg.png.webp)
Regionoj de Kartvelio
La teritorio de Kartvelio estas dividata en 10 regionoj (kartvele: Mjare, მხარე) kaj du aŭtonomaj respublikoj: Abĥazio kaj Aĝario.
Kodo | Regiono | Ĉefurbo |
---|---|---|
1 | Aŭtonoma Respubliko Abĥazio | Suĥumo |
2 | Samegrelo-Zemo Svaneti | Zugdidi |
3 | Gurio | Ozuvgeti |
4 | Aĝario | Batumi |
5 | Raĉa-Leĉĥumi kaj Kvemo Svaneti | Ambrolauri |
6 | Imereti | Kutaisi |
7 | Samcĥe-Javaĥeti | Aĥalciĥo |
8 | Ŝida Kartli | Gori |
9 | Mcĥeta-Mtianeti | Mcĥeta |
10 | Kvemo Kartli | Rustavi |
11 | Kaĥeti | Telavi |
12 | Tbiliso | Tbiliso |
La statuso de la antikva aŭtonoma administra distrikto Sud-Osetio estas negocata kun la sendependisma prorusa registaro establita en la regiono. La sendependisma registaro postulas la nordon de Ŝida Kartli kiel propra teritorio, kaj ankaŭ kelkajn partojn de najbaraj regionoj.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.