Tereko | |
---|---|
Rivero Tereko ĉe sia komenciĝo en montara Kartvelio | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 623 km |
Akvokolekta areo | 43 200 km² |
Fluo | |
Fonto | monto Zilga-Ĥoĥ (Kartvelio) |
- Alteco super marnivelo | 2 713 m |
- Koordinatoj | 42° 37′ 17″ N, 44° 14′ 48″ O (mapo)42.62138888888944.246666666667 |
Enfluejo | Kaspia maro |
- Alteco | −28 m |
- Koordinatoj | 43° 35′ 43″ N, 47° 33′ 42″ O (mapo)43.59527777777847.561666666667 |
Altecodiferenco | 2 741 m |
Geografio | |
Trairataj urboj | Vladikavkaz, Beslano, Tereko, Majskij, Mozdoko, Kizljar |
Alfluantoj | |
- Dekstraj | Sunĵa |
- Maldekstraj | Ardon, Gizeldon, Uruĥ, Malka |
Tereko estas rivero en Norda Kaŭkazio, kiu fluas laŭ teritorioj de Kartvelio (kie ĝi fontas), Nord-Osetio, Kabard-Balkario, Stavropola regiono, Ĉeĉenio kaj Dagestano kaj enfluas en la Kaspian maron. 623 kilometrojn longa Tereko kolektas akvon el centoj da montaraj riveroj kaj riveretoj.
La fluo de la rivero estas tiom forta, ke eĉ en ĝia apudmara parto apenaŭ eblas perŝipa navigado. La akvonivelo draste varias depende de sezono: plej forta fluo estas somere, kiam degelas montaraj glaciriveroj. Signifan leviĝon de akvonivelo povas kaŭzi ankaŭ pluvoj.
Parte la akvo de Terek estas uzata por akvumi kampojn en Stavrapola regiono kaj Kalmukio pere de sistemo de kanaloj, kiu ligas la riveron kun Kuma kaj Ĉograja akvorezervejo.
La ĉefaj urboj apud la rivero estas Vladikavkaz, Mozdok kaj Kizlar. Post Kizlar formiĝas marĉa riverdelto granda de 4.000 kvadrataj kilometroj.
Hidroelektra centraloj
- Ezminskaja;
- Dzau;
- Pavlodolskaja.
La totala kapacito de elektrocentraloj estas 57 Megavato (MW). Averaĝa jara elektroproduktado de ĉirkaŭ 277 milionoj kWh. Mozdokskaja, Darijalskaja kaj Dlinnodolinskaja elektrocentraloj estas desegnitaj.
Terek | Sunĵa | Argun | Ŝaroargun | Geĥi | Ĥulĥulau | Aksaj | Martan | Baas | Gums | Jamansu | Jarik-su | Ŝalaĵa | Netĥoj | Roŝnja | Miĉik | Fortanga | Assa | Ĉemulga