Teranoj | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Earthlings |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 24 sep. 2005, 29 sep. 2016 |
Ĝenro | dokumenta filmo |
Kameraado | Mark Rissi |
Reĝisoro(j) | Shaun Monson |
Produktisto(j) | Maggie Q • Shaun Monson • Hila Cohen |
Scenaro | Shaun Monson |
Muziko de | Moby • Natalie Merchant |
Rolantoj | Joaquin Phoenix • Hila Cohen |
IMDb | |
Teranoj (anglalingve: Earthlings) estas usona dokumentfilmo de Shaun Monson eldonita en 2005, kaj kies realigo necesigis kvin jarojn da laboro kaj enketado. Ĝi montras la traktadon de bestoj destinitaj al hejmkunvivado, nutrado, vestado, distrado kaj sciencaj esploroj.
La rakontvoĉo estas tiu de Joaquin Phoenix, kaj la muziko subskribita de Moby.
Resumo
Uzante kaŝitajn kameraojn kaj unuamontrajn bildojn, Teranoj kondamnas la homan konduton fronte al la besta mondo, al kiu ĝi tamen ankaŭ apartenas. En ĝi estas prezentitaj grandaj k malgrandaj nuntempaj industrioj, kies profitoj dependas -- de unu maniero aŭ alia -- de bestekspluatado.
Parto unu: Dorlotbestoj
Parto du: Nutraĵoj
Parto tri: Vestaĵoj
Parto kvar: Distrado
Parto kvin: Scienco
Kritikoj
Ĉi filmo estas kritikita notinde pro la komparo inter la traktado rilate al bestoj en buĉejoj kaj Holokaŭsto.[1]
La mesaĝo estas konsiderata de kelkaj kiel tro ĝeneraliga, parolante pri industria bredado kvazaŭ ĝi korespondus al la tuto de la bredado.
Por aliuloj, pli specife vegetaranoj kaj vegetaĵanoj, ĉi filmo estas la plej bona dokumentfilmo iam ajn farita pri la temo.
Rekompencoj
- En 2005 Plej bona dokumentfilmo en la filmofestivalo 'Artivist'.
- En 2005 Plej bona dokumentfilmo en la internacia filmofesitvalo de Bostono.
- En 2005 Plej bona dokumentfilmo kaj humanitara rekompenso al Joakin' Fenikso en la filmofestivalo de San-Diego.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo
- Teranoj en Interreta filma datumbazo (angle)
- Paĝo de la Vegetara Sekcio de SAT, kiu ligas al 'Teranoj' subtekstigita en Esperanto