Teramikoj internacie | ||
---|---|---|
ne-registara organizaĵo • mediprotekta organizaĵo | ||
Komenco | 1970 vd | |
Lando(j) | Francio vd | |
Sidejo | Montreuil | |
Agareo |
medio | |
Fondinto(j) | Alain Hervé vd | |
Membro de | Friends of the Earth Europe • La Teramikoj vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | asocio laŭ leĝo de 1901 | |
Teramikoj internacie (angle Friends of the Earth International, mallonge FoEI) estas internacia asocio kuniganta mediprotektajn organizaĵojn, reprezentita en 70 landoj.
La asocio estis fondita en 1971 de kvar organizaĵoj el Francujo (La Teramikoj), Svedujo, Usono kaj Britujo.
Strukturo
La sidejo de Teramikoj internaciee situas en Amsterdamo, Nederlando. La asocio estas estrataj de ekzekuta komisio, nomita "Executive Committee" aŭ simple ExCom [1], kiu estas elektita ĉiun duan jaron de la ĝenerala membraro. La sekretariaro estas dungita de la ExCom [2] Dum la dujara kunveno estas akceptitaj la ĝenerala politiko kaj prioritatoj.
Membraj asocioj
El ĉiu lando nur unu organizaĵo povas esti membro de la asocio.
Kuna bazo de ĉiuj membroorganizaĵoj estas la sendependeco de politikaj partioj kaj de ekonomiaj interesoj, laboro pri mediprotektado kaj loke kaj nacie kaj demokrata strukturo.
- Germanujo: Bund für Umwelt und Naturschutz Deutschland
- Aŭstrujo: Global 2000
- Svislando: Pro Natura
- Francujo: Les Amis de la Terre
Teramikoj eŭropee
La tuteŭropan kunordigon de la membroorganizaĵoj estas farata de FoE Europe (teramikoj eŭrope). Ĝi gvidas tuteŭropajn kampanjojn kaj lobiadlaboras en Bruselo.
En julio 2007 fondiĝis junulara asocio junaj teramikoj eŭrope.
Laŭ raporto de Siim Kallas, vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono kaj komisiisto pri administracio, aŭskulto kaj trompkontraŭstaro, FoE Europe ricevis en 2006 entute 6235.000 eŭrojn da subvencio de EU, tio estas pli ol la duono de ĝiaj enspezoj. Anja Leetz, reprezentantino de FoE Europe diris laŭ raporto de la gazeto Die Welt, ke tio tamen ne malhelpas la sendependecon de la organizaĵo.
Referencoj
- ↑ FoEI Secretariat
- ↑ FoEI Structure. Arkivita el la originalo je 2010-04-09. Alirita 2009-11-27.
Eksteraj ligiloj
- Friends of the Earth Europe (angle)
- Friends of the Earth International (angle)
- Bund.net, la geramana asocio
- Teramikoj Aŭstralio
- La norvega membrorganizaĵo
- Hnutí Duha, Ĉeĥujo
- Les Amis de la Terre, Francujo
- Les Amis de la Terre, Belgujo
- Les Amis de la Terre, Kebekujo
- Les Amis de la Terre, Togolando
- Suomen Maan ystävät, Finnlando