La tera akso estas la rotacia akso, ĉirkaŭ kiu turniĝas la tero unufoje po diurno. La tera akso transiras la masan centron de la planedo. La fikcia senfina daŭrigo de la akso ekster la planedo en la kosmon nomatas la ĉiela aŭ monda akso.
- La averaĝa vertico de la akso kaj la tersurfaco difinas la geografian nordan kaj sudan poluson. La magnetaj norda kaj suda polusoj kontraŭe ne rekte rilatas al la tera akso.
- La fikcia daŭrigo de la akso ekster la planedo en la kosmon difinas la nordan kaj sudan ĉielajn polusojn. La norda ĉiela poluso nuntempe preskaŭ identas al la Norda Stelo.
- Ortangule al la tera akso, ĉirkaŭ la tera centro situas ebenaĵo, kies tuŝo de la tersurfaco difinas la ekvatoron.
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.