Teréz Csillag | |
---|---|
![]() Teréz Csillag | |
Persona informo | |
Naskonomo | Stern Teréz |
Naskiĝo | la 17-an de aŭgusto 1859 en ![]() |
Morto | la 9-an de julio 1925 en ![]() |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Teréz Csillag [ĉillag], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csillag Teréz estis hungara aktoro, altlerneja instruisto. Ŝia origina familia nomo estis Stern.
![](../I/Csillag_Ter%C3%A9z_kb._20_%C3%A9vesen.jpg.webp)
Teréz Csillag aĝis 20
Teréz Stern naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1859 en Dunaadony, ŝi mortis la 9-an de julio 1925 en Budapeŝto.
Biografio
Teréz Csillag devenis el juda familio. Ŝi akiris diplomon en Teatra Edukejejo en 1879, poste ŝi aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Budapeŝto). Inter 1898 kaj 1901 ŝi apartenis al Gaja Teatro, poste ŝi revenis al la Nacia Teatro ĝis la pensiuliĝo. Ŝi ricevis la honoran titolon "eterna membro de la teatro" en 1909, tiutempe eĉ Gergely Csiky dediĉis teatraĵojn al ŝi. Inter 1901-1925 ŝi instruis en Teatra Akademio. Ŝi fondis fondaĵon por talentaj geaktoroj.
Elektitaj teatraj roloj
- Gergely Csiky: A nagymama - Márta
- William Shakespeare:
- Romeo kaj Julieta - vartistino
- Somermeznokta sonĝo - Hermia
- La dresado de la megero - Katerino
- Molière:
- L'École des femmes - Agnes
- L'École des maris - Izabella
Fontoj
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla kiel C. Teréz)
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre)
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla post klako al majuskloj C, CS, poste serĉu la nomon)
- Teréz Csillag en la 1890-aj jaroj
- Teréz Csillag kaj Emil Fenyvesi en 1901
- Teréz Csillag en 1883
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.