Teorio de Esperanto
Teorio de Esperanto
Teorio de Esperanto
AŭtoroVladimir Varankin
Eldonjaro1929
UrboMoskvo
EldonintoSovetrespublikara Esperantista Unio
Paĝoj70

Teorio de Esperanto estas "helpilo por superaj Esperanto-kursoj" verkita de Vladimir Varankin kaj eldonita en 1929 de Sovetrespublikara Esperantista Unio. La verko estis reeldonata en 1977 en Sarbrukeno fare de Artur E. Iltis.

La libreto konstituas enkondukon en la teorion de la Internacia Lingvo. Ĝi prezentas genealogian klasifikon de la lingvoj, fonetikon, morfologion, sintakson de Esperanto kaj etimologion de la Esperanta radikaro.

Recenzoj

Citaĵo
 Scienca analizo de Esperanto por servi kiel konsilanta kaj serioze studenda libro kun speciala atento al la stato de la evoluo de Esperanto kaj al la spertoj kaj esploroj dum la lastaj 20 jaroj. 
 1930, Historio de Esperanto II, p. 711

Kritikoj

Citaĵo
 ...Same ne pravas V. Varankin (Teorio de Esperanto p. 33), titolante la lingvo-elementojn, kiuj dependas de la kunteksto (ekzemple finaĵo -n) "formalaj sintaksaj elementoj aŭ fleksioj". Aliajn lingvo-elementojn, kiuj ne dependas de la kunteksto, sed kiuj ŝanĝas ĝian sencon V. Varankin nomas afiksoj. 
 Ernest Drezen, Skizoj pri Teorio de Esperanto, p. 29

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.