Teodoro la Legisto | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | nekonata dato | |
Morto | antaŭ 550 | |
Lingvoj | antikva greka vd | |
Ŝtataneco | Bizanca imperio vd | |
Profesio | ||
Okupo | historiisto de kristanismo • historiisto • verkisto • filozofo vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Historia tripartita vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Teodoro la Legisto (naskiĝdato nekonata, mortodato: antaŭ 550) estis bizanca historiisto kiu vivis kaj laboris en Konstantinopolo en la unua duono de la 6-a jarcento.[1]
Lia surnomo ligiĝas al rolo de legisto en la preĝejo de Sankta Sofia de Konstantinipolo. Li verkis greklingvan "Tripartan Historion" en kvar libroj, konstruita sintezante erojn de aliaj tri historiistoj: Sokrato Skolastika, Sozomeno, kaj Teodoreto.
Teodoro verkis ankaŭ pri la imperiestroj Teodozo la 2-a (450) ĝis la epoko de Justino la 1-a (antaŭ ol 527), sed tiu verko perdiĝis: apenaŭ serio da eroj estis konservita kun la titolo Apo phones Nikephorou Kallistou. Tiuj eroj, tamen, estas konsiderataj apokrifaj [2]. Citaĵoj pri iaj libroj kuŝas ankaŭ en la verkoj de Johano de Damasko kaj en la agoj de la 7-a Ekumena Koncilio.
Liaj libroj plenplenas je legendoj, foje fabelaj, sed ili rezultas gravaj pro manko de aliaj tiuepoke historiaj fontoj.
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Katolikaj enciklopedioj:
- Enciclopedia Cattolica
- Cathopedia
- Catholic Encyclopedia