Tenrikjo | ||
---|---|---|
天理教 | ||
nova religio de Japanio • religia organizaĵo | ||
Komenco | 12-a de decembro 1838 vd | |
Lando(j) | Japanio vd | |
Sidejo | Tenrikyo Church Headquarters | |
Fondinto(j) | Nakayama Miki vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Tenrikjo (天理教; [tenri-kjō], "Instruado de la kialo Dia") estas religio de japana origino. Ĝi estis fondata de kamparanino, Nakayama Miki, kiu havis revelaciajn travivaĵojn en la 26-a de oktobro 1838. De tiam ŝi komencis gvidi homojn kiel la sanktejo de "Lun-Suno".
Providenco
Tenrio (天理王命; [tenri-ō-no-mikoto])=Dio (神; [kami], "kamio")="Lun-Suno" (月日; [cuki-hi])="Generinto" (をや,親; [oja], "patr(in)o" aŭ "gepatroj")="Dio Gepatra" (親神; [oja-gami])
Fondintino
Nakayama Miki (中山みき,美伎 [nakajama-miki])="Patrino Apoteozata" (教祖,教祖様,親様,おやさま; [oja-sama])="Patrino de la kialo" (理の親; [ri-no-oja])
La Fondo de la Instruado
- Mi estas Dio de la origino, Dio de la vero.
- En tiu ĉi tereno troviĝas la destino.
- Nun mi malsupreniris por savi tutajn homojn.
- Mi volas ricevi Miki’n kiel la sanktejo de Dio.
Ĉi tiuj estis la unuaj vortoj deklaritaj al homoj de Tenrio tra la buŝo de Miki. Tio, kio kondukis al la fondo de la instruado, estas ĉi tiu deklaro.
Eksteraj ligiloj
- http://www.tenrikyo.or.jp/ Oficiala retejo de Tenrikjo
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.