Tenorkorno estas vaste mezurita latuna blovinstrumento kun tri aŭ kvar valvoj, havas kaldronbuŝaĵon kaj apartenas al la familio de la arkokornoj. La baza tubolongeco estas (je B♭-agordo) kun 266 cm proksimume duoble longa kiel tiu de B♭-flugilkorno. Foje oni ankaŭ nomas ĝin ankaŭ „basa flugilkorno“ aŭ ŝerce „porkobaso“.
Historio
Per tenorkorno fermiĝas la breĉo je la instrumentado inter malaltaj latunaj blovinstrumentoj (tubjo) kaj la (malaltaj) E♭-trumpetoj de la aldoregistro, kiu malfermiĝis post malapero ekz. de ofikleido sekve de la inventado kaj uzado de valvoj. Unuafoje oni uzis ĝin en la armemuziko en la jaro 1847.
Sonaj ecoj
Kiel ano de la arkokorna familio la tenorkorno havas konusan mezuron, kiu tamen estas pli malvasta ol tiu de baritonkorno (kiu estas proksimume same longa), pro kio male al tiu sur tenorkorno pli altaj naturtonoj estas pli facile genereblaj. Ĝian sonon oni sentas rilate al baritono en la altaj registroj kiel pli hela kaj forta. En blovmuzikistaro ĝi pro tio taŭgas tre bone por solooj.
La tonamplekso estas
- je 3 valvoj ekde E ĝis d3 (kaj pli alta).
- je 4 valvoj ĝis sub la 1-a naturtono (proks. 58 Hz), kontra-B♭ (B♭1), kaj ege dependas de la lerteco kaj povo de la muzikisto.
Muzika uzado
Tenorkorno estas aparte uzata en la popolmuziko kaj en la armemuziko.
- En blovorkestro la voĉkondukado ofte estas sama al tiu de 2-a flugilkorno, pli malofte ĝi oktigas la 1-an flugilkornon. Je bohema blovmuziko tenorkorno ofte havas la funkcion de supravoĉo en en tritodistanco al melodihava baritonkorno.
- En latunblovinstrumenta ensemblo ĝi ĉefe okupas la 3-an voĉon (tenoro)
- En skao-bandoj; ekz. Skarface
- Kutime ne ero de simfoniorkestro, ĝi havas sian plej gravan aplikadon en klasika muziko je la granda soloo komence de la 7-a simfonio de Mahler .
Konstruformoj
Oni distingas inter
- ovala konstruformo kun turnvalvoj („bohema“ tenorkorno)
- rekta konstruformo kun Perinet-valvoj
- rekta konstruformo kun turnvalvoj („germana“ tenorkorno)
- Ekde 1964 estis konstruata naturtona instrumento agordita je E♭ kaj uzata kiel naturtona fanfarobandoj kiel „tenorkorno“. Ĉi tiu instrumento pliigis la tonamplekson de fanfarotrumpeto je okto. Ĉi tiun instrumenton oni ankaŭ ludas per profunda kaldronbuŝaĵo, kaj ĝi havas molan sonon similan al tiu de naturkorno.