Templo de Diana | |
ĉeĥe: Dianin chrám | |
konstruaĵo | |
Ĉasista kasteleto Templo de Diana | |
Oficiala nomo: Templo de Diana | |
Kromnomo: Rendez-vous, Rendezvous | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Sudmoravia regiono |
Distrikto | Distrikto Břeclav |
Administra municipo | Valtice |
Historia regiono | Moravio |
Parto de | Areo de Lednice-Valtice |
Situo | Templo de Diana |
- koordinatoj | 48° 45′ 16″ N 16° 47′ 33″ O / 48.75444 °N, 16.79250 °O (mapo) |
Valego | Malsupramoravia valego |
Arbaro | Boří les |
Stilo | empiro |
Konstruado | 1812 |
Pluaj posedantoj | Liĥtenŝtejnidoj |
Nuna posedanto | Ĉeĥio |
Konstruinto | Johano la 1-a el Liĥtenŝtejno |
Por publiko | jes |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Rendezvous (Valtice) | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Templo de Diana (ankaŭ Rendez-vous aŭ Rendezvous) estas unu el saletoj kaj samtempe ĉasistaj kasteletoj sur teritorio de areo de Lednice-Valtice. Ĝi troviĝas proksime de Valtice ĉe fiŝlago Rendezvous en spaco de nacia naturmemorindaĵo Rendez-vous. Ĝi estas protektita kiel kultura memorindaĵo de Ĉeĥio.
Historio
La klasicistan kasteleton lasis konstrui en la jaro 1812 Johano la 1-a el Liĥtenŝtejno. Aŭtoro de la propono estis Josef Hardtmuth, la konstruaĵon faris arkitekto Josef Kornhäusel. Pli poste la tuta objekto trairis tra empira alikonstruo. Ekde decembro de 1996 ĝi estas same kiel la cetero de la areo de Lednice-Valtice enskribita en Liston de Monda heredaĵo de Unesko.
Priskribo
La kasteleto ricevis aspekton de romia venka arko. La ĉefajn fasadojn membrigas kvaropo de korintaj kolonoj, kiuj tenas atikan etaĝon. Surflanke de arkitekturo ambaŭ fasadoj estas la samaj ĝis la krona kornico. En la norda flanko la etaĝo estas dividita per duopoj de fenestroj, sur la suda per triopo de reliefoj. La fasadojn krom tio ornamas ĉiam duopo de kvadrataj reliefoj kaj duopo de rondeloj. La ornamaĵojn poste finkreas alegoriaj statuoj kaj reliefoj kun mito pri diino Diana (Artemiso). Aŭtoro de tiuj ĉi statuoj estas Josef Klieber. La flankaj fasadoj restis neornamitaj. La internan flankon de la arko ornamas 81 kazedoj kun niĉita kadrigo kaj meze enmetita rozeto.
La interno de la konstruaĵo estas poste dividita en kvar etaĝojn, dum kio la unuaj du dividas la arkon en du partojn. En la dekstra parto troviĝas ŝtuparejo kun volboj kaj lunetoj kaj sur la muroj kun ombriga kvadrigado. En la maldekstra parto estadis loĝejo de administranto kaj super ĝi en la tria etaĝo porokaze uzata saloneto. Dominaĵo de la internoj estas ĉefa salono kun dimensioj 7×16 metroj, ornamita per riĉa stukado. Komunikadon inter la unuopaj partoj de la kasteleto ebligis kunigo super la ĉefa salono.
Alirebleco
Unu el eblaj alireblaj vojoj al la kasteleto estas nemarkita vojo ĉirkaŭ fiŝlago de parkumejo ĉe ŝoseo I/40 el Valtice al Poštorná. Turistoj eventale ankaŭ povas ekiri sur ruĝa turisma marko el Valtice, daŭrigangte direkte al kapelo de sankta Huberto. La longeco de la vojo el la placo de Valtice estas proksimume 4 km. La biciklistojn alkondukos ĉi tien triopo de biciklovojoj - 5045 (ekde kasteleto Belvedero al Lednice), EV9 (de Valtice al la kapelo de sankta Huberto) kaj princa biciklovojo de lipasejo Poštorná/Reinthal al Templo de Apolono.
Vidu ankaŭ
Pluaj fotoj
- Templo de Diana
- Templo de Diana