Templo de Debod | |||
---|---|---|---|
Templo | |||
Egipta templo • ruino • arkeologia loko [+] | |||
Lando | Hispanio | ||
Situo | Madrido | ||
- koordinatoj | 40° 25′ 27″ N, 3° 43′ 4″ U (mapo)40.424052777778-3.7177777777778Koordinatoj: 40° 25′ 27″ N, 3° 43′ 4″ U (mapo) | ||
Templo de Debod | |||
Vikimedia Komunejo: Temple of Debod [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
La Templo de Debod estas templo el la Antikva Egiptio kiu nuntempe staras en Madrido (Hispanio). Ĝi situas en la okcidento de la Placo de Hispanio, ĉe la Promenejo Pintor Rosales (Okcidenta Parko), sur altaĵo kie troviĝis la Kazerno La Montaña (kie okazis sanga epizodo de la Intercivitana hispana milito). Je ĝia translokiĝo al Hispanio, ĝi estis aranĝita laŭ la sama orientiĝo en ĝia origina loko, de oriento al okcidento.
La Templo de Debod estis donaco de Egiptio al Hispanio en 1968, kiel danko pro la hispana helpo, post la internacia vokado de Unesko por la savado de la temploj de Nubio, ĉefe tiu de Abu Simbel, en danĝero je malapero pro la konstruado de la akvorezervujo de Asuano. Egiptio donacis kvar el la savitaj temploj al diversaj landoj kiuj kunlaboris: nome Dendur al Usono, Ellesiya al Italio, Taffa al Nederlando kaj Debod al Hispanio.
La templo havas ĉ. 2200 jarojn. Ĝia plej antikva nukleo estis starigita dum la regado fare de la egipta reĝo Ptolomeo la 4-a Filopatoro, kaj poste ornamita de la nubia reĝo Adiĥalamani de Meroe je 200-180 a. K., dediĉata al Amono de Debod ("Amani", en la lingvo de Kuŝ) kaj Izisa. Ĝi havas gravajn aldonaĵojn de la ptolomea kaj romi-imperia epoko.
Eksteraj ligiloj
- Templo de Debod en la retpaĝo de la Amikoj de la Egiptologio Arkivigite je 2008-10-07 per la retarkivo Wayback Machine
- Virtuala vizito al la Templo de Debod - Oficiala retpaĝo de la Madrida Urbodomo
- Altkvalitaj fotoj de la Templo de Debod
- La Templo de Debod en Google-mapoj
- Templo de Debod , priskribado kaj fotoj Arkivigite je 2008-10-17 per la retarkivo Wayback Machine
- Fotoj pri la Templo de Debod
40° 25′ 26.59″ N 3° 43′ 04″ O / 40.4240528 °N, 3.71778 °O (mapo)