Templo Bajjungŭan | |||
---|---|---|---|
Enirejo de la templo | |||
Taoisma preĝejo | |||
Loko | |||
Ŝtato | Ĉinio | ||
Municipo | Pekino | ||
39° 53′ 56″ N, 116° 20′ 17″ O (mapo)39.8989116.338Koordinatoj: 39° 53′ 56″ N, 116° 20′ 17″ O (mapo) | |||
Bazaj informoj | |||
Religio | Taoismo | ||
Mapo | |||
Ligiloj | |||
La Templo Bajjungŭan, situante ekster Sjibjanmen de Pekino, estis la unua monaĥejo de Ĉjŭanĝen-sekto de taoismo kaj ankaŭ la unua sidejo de la Longmen-sekto. Oni konstruis tiun templon en 739 p.K. Ĝi antaŭe nomiĝis Tjanĉangguan. En 1224 la taoisto Ĉiŭ Ĉangĉun venis al Janĝing (la nuna Pekino) kaj ekloĝis tie. Poste oni konstruis halojn, palacojn kaj loĝdomojn sur la ruino de Tjan ĉanggŭan. Ĉiŭ Ĉangĉun estis unu el la sep disĉiploj de Ŭang Ĉongjang, la fondinto de la Ĉjŭanĝen-sekto de taoismo, kaj ankaŭ la kreinto de la Longmen-sekto . En la jaro de 1394 oni donis al la templo la novan nomon Bajjunggŭan.
La nune ekzistantaj haloj de la templo rekonstruiĝis dum Ming- kaj Ĉing-dinastioj. La templo havas la tri partojn mezan, orientan kaj okcidentan, kaj malantaŭan korton. Diŝingmen, 7-etaĝa portalo kun 4 kolonoj, aspektas tre impone. Tie antaŭe estis loko por observi planedojn. Sur la muro de la pordo estis skulptitaj ŝtonaj simietoj. Ĝi estas unu el la vidindaĵoj de la templo.
En la meza parto staras kvin haloj unu post alia kaj sonorila kaj tambura turoj. En la orienta kaj okcidenta partoj troviĝas po kvin flankaj haloj simetrie aranĝitaj.
La malantaŭa korto nomiĝis Junĝji-ĝardeno kaj ankaŭ Malgranda Penglaj. Ĝi kun la Ordinada Altaro kaj Junĝjiŝan-domo kiel la centro ornamiĝas per artefaritaj montetoj, ĉirkaŭ koridoro kaj ombroriĉaj arboj.