Tempero (latina temperare: 'miksi') estas pentrotekniko, laŭ kiu oni pentras per farboj miksitaj kun varmeta ovoflavo, gluakvo, figlakto aŭ vakso, anstataŭ kun oleo. Dum pentrado, la tempera farbo estas maldensigebla per akvo, sed – male al akvofarboj – ne post la sekiĝo. La tempero estis plej grava pentrotekniko antaŭ disvastiĝo de la olepentrado. La tabulobildoj de la mezepoko, la ikonoj estis pretigitaj per tiu tekniko.
Historie, la pentrado tempera estas karaktera de la Mezepoko en Eŭropo. Ĝi povas esti konsiderata karaktera de la stiloj kaj romaniko kaj gotiko en Okcidenta Eŭropo, kaj de la ikonoj bizancaj kaj ĝenerale ortodoksaj, en Orienta Eŭropo.
Francisko Azorín uzas tamen la terminon detrempo nome Pentro per farboj solvitaj en varmeta gluakvo, gelateno aŭ ovoflavo.[1] Kaj li indikas etimologion el la latina temperare (moderigi temperaturon). Li aldonas teknikajn terminojn kiel detrem-pentri, detrem-pentrado, detrem-pentro, detrem-pentristo.[2]
Aliaj signifoj de tempero
En la komuna lingvo, oni uzas la vorton tempero ankaŭ por la tempera farbo kaj eĉ oni vendas en la vendejoj farbojn kun nomo „tempera” (kiel tempera farbo, sed tio estas ofte simpla guaŝo. (Tempero en Esperanto povas ankaŭ signifi temp-eron, parton de tempo, momenton.)
La tempera farbo
La esenco de la tempera farbo estas en ties ligaĵo, kiu estas emulsio, oleo miksita en akvo (lakteca fluaĵo, kiun oni eltiras el olehavaj grajnoj). Por ke la du komponentoj ne disiĝu, tion certigas la emulsiiga materialo, kiu estas plej ofte lecitino de la ovoflavo, pli malofte kazeino de lakto, plue araba gumo aŭ sapo el abelvakso.
La tempera farbo estas produktita plej ofte per ovo, kies nomo estas ovotempero. La kokina ovo entenas ĉ. 12% da proteino, 10% da graso kaj 75% da akvo. Se oni intermiksas la ovoblankon kaj ovoflavon, jam tiam estiĝas simpla, natura emulsio, kie la ovoflava lecitino stabilizas la gras-gutojn ŝvebantajn en la natura akvoenhavo de la ovo. Se oni almiksas pulvoran kolorigaĵon, estiĝas la plej primitiva tempera farbo, kiun uzis ankaŭ jam la romianoj.
Oni povas pretigi pli ligfortan, eltenan emulsion, se oni aldonas al la ovo duonkvanton da linoleo, samkvanton da mastikoŝmiraĵon kaj ankoraŭ du-trikvanton da akvo kaj poste oni kunskuas ĉiujn. Oni intermiksas la fajnopulvoran kolorigaĵon kun tiu preta emulsio, sed nur kun tiom, kiom ĝi ensorbas. La necesa konsisto estas reguligebla per aldono de konvena kvanto de akvo. La tempera farbo ne estas longtempe rezervebla, la pentristoj faras ĝin freŝe.
La pentra tekniko
Oni povas uzi la temperan farbon sur preskaŭ ĉiu surfaco, tiel sur papero, ligno, teksaĵo, muro. En la mezepoko, oni pentris sur kreta bazo, sed ties facilaj, helaj koloroj bone redonas la nuancojn eĉ sur blanka olea bazo. La surpentrado de la farbo plej konvenas la long-vilaj pentriloj, sed la tempero havas tiajn teĥnikojn, kiuj uzas pentrotranĉilon por surŝmiri la maldensigitan farbon.
La tempera farbo rapide sekiĝas, tiel la pentraĵo ne estas tiel daŭrigebla kiel ĉe olea pentraĵo. Ĉar oni ne povas esprimi per ĝi pli delikatajn nuancojn, ĝi aplikeblas kiel pli forta, desegna maniero. La temperaj koloroj heliĝas post sekiĝo kaj ricevas facilan, malpezan efikon. Ili ne havas tian profundan koloron ol la olea farbo. Ĉe tempero dominas la helaj koloraj harmonioj. La koloroj de la tempera pentraĵo estas tre longrezistaj, ili ne emas al flaviĝo, male al la olea farbo.
Oni povas miksi la temperon kun la olea teĥniko. Oni unuafoje pentras per tempera, poste daŭrigas per olea farbo. Oni povas laki la temperan pentraĵon, tiom oni apenaŭ povas distingi disde la lakita olea pentraĵo. La lakado do deprenas la puran, facilan kolorefikon de la tempero, ties plej gravan proprecon.
Vidu ankaŭ
Notoj
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 54.
- ↑ Azorín, samloke.
Bibliografio
- DDAA (1984). Historia Universal de Arte: Volumen 8. Madrid, SARPE. ISBN 84-7291-596-4.