Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Tempe.
Nekuirita tempeo

Tempeo (indonezie: Tempe) estas kuko el sojofaboj kaj devenas el Indonezio.

Tempeo estas tradicie farita produkto surbaze de (biologaj) sojofaboj. Tiuj estas post trasorbigo kaj kuirado inokulitaj (miksitaj) kun homafabla ŝimo (Rhizopus orizae, Rhizopus stolonifer, Rhizopus microsporus aŭ aliaj) kaj ankoraŭ dum 24 horoj inkubaciitaj.

Tempeo estas riĉa je vitaminoj el la B-grupo, vitamino A, niacino, foliata acido, pantotenacido, biotino, kaj fibroj kaj mineraloj kiel kalcio kaj fero, fosforo, magnezio, kalio, zinko kaj mangano. Tempeo krom tio estas malriĉa je graso kaj tute sen kolesterolo.

Pro la enzima ago dum la fermentado la nutraj elementoj fariĝas pli bone digesteblaj, kaj la malutilaj komponentoj kiel oligo-sakaridoj kaj fitinoj estas malkomponigitaj. La rezulto estas produkto kun digestiĝa koeficiento de 86%, kiu estas riĉa je altkvalitaj proteinoj kun ĉiuj esencaj aminoacidoj.

Tempeo havas neŭtralan guston, sed pro tio ke ĝi facile transprenas aliajn gustojn, ĝi estas taŭga kiel ingredienco por variaj manĝaĵoj. Ĝi ofte estas uzata en la indonezia kuirarto, kaj povas servi kiel parto de vegetaraj manĝaĵoj.

La nutra valoro de 100g da tempeo:

Energia valoro833
Karbonhidrato9,9 g
Proteino19,5 g
Graso7,5 g
Vitamino B10,28 mg
Vitamino B20,65 mg
Vitamino B32,52 mg
Vitamino B6830 μg
Vitamino B123,9 μg
Kalcio142 mg
Fero5 mg
Fosforo240 mg

Saneco

Tempeo havas pozitivan infuon je diareo; ĝi malfaciligas malsanigajn mikroorganismojn por fiksiĝi al la intestvando.[1][2]

El esploro de la universitatoj de Loughborough kaj Oksfordo el 2008 montriĝis ke konsumo de la je tempeo parenca tofuo fare de pliaĝuloj verŝajne kondukas al plimalboniĝo de la memoro, sed la fermentiĝinta tempeo povas pro la granda amaso da foliata acido, tamen havi pozitivan efikon por la cerbo.[3][4]

Oni observis malsanon kaj veneniĝon de besto (inter ili homo), pro la gluto de Tempeo[5].

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.