Teloglion Fondaĵo de Artoj | |||
---|---|---|---|
arta muzeo • fondaĵo | |||
Lando | Grekio vd | ||
Situo | Municipo Tesaloniko | ||
Adreso | Αγίου Δημητρίου 159Α | ||
Poŝtkodo | 546 36 | ||
Estiĝo | 1972 | ||
Koordinatoj | 40° 37′ 58″ N, 22° 57′ 39″ O (mapo)40.632722.9607Koordinatoj: 40° 37′ 58″ N, 22° 57′ 39″ O (mapo) | ||
| |||
Retpaĝo | https://www.teloglion.gr/ | ||
La Teloglion Fondaĵo de Artoj (greke Τελλόγλειο Ίδρυμα Τεχνών) estis fondita en Tesaloniko, Centra Makedonio, Grekio, en 1972. Ĝi estis nomita laŭ Nestor kaj Aliki Telloglou, kiuj donacis sian artan kolekton kaj sian tutan nemoveblaĵan proprietaron al la Aristotela Universitato de Tesaloniko. Poste la Universitato establis ĉi tiun fundamenton por ordigi la artan kolekton kaj fari ĝin havebla al la publiko.
Enkonduko
La Teloglion Fondaĵo de Artoj estas ne-profita organizo kies ĉefa misio estas alproksimigi la publikon kun arto kaj kulturo kaj subteni esploron kaj studojn pri arto[1]. Cetere, la Fundamento organizas multajn konferencojn kaj seminariojn, subtenante en ĉi tiu vojo la kunlaboron kun aliaj similaj institucioj en Grekio kaj eksterlande. Ĝia granda kolekto venas de donacoj de diversaj individuoj kaj enhavas multenombrajn artaĵojn plejparte de grekaj artistoj de la 19a kaj 20a jarcentoj. Pro tio ekde Decembro de 1999, la Fondaĵo estis instalita en moderna konstruaĵo ĉe la supra parto de la universitatejo de la Aristotela Universitato de Tesaloniko. La desegno de ĉi tiu konstruaĵo estis la rezulto de arkitektura konkurso.[2]
Arta kolekto
La donaco de Nestor kaj Aliki Telloglou estis la kerno de la arto de la muzea kolekto. La ĉefa korpo de la kolekto inkluzivas artaĵojn de gravaj grekaj kaj eŭropaj artistoj de la 19a kaj 20a jarcentoj (desegnoj, gravuraĵoj, oleoj sur kanvaso, skulptaĵoj kaj tiel plu). Ĝi ankaŭ inkluzivas artaĵojn de diversaj civilizacioj: Helenistima, Korinta kaj Romia ceramiko, statuoj, precipe de la Helenisma periodo, ekzemploj de ĉina kaj araba arto (pladoj, vazoj, ktp.), persaj miniaturoj kaj vario de basreliefoj de Tajlando.
Poste la kolekto estis enriĉigita per diversaj donacoj de artistoj kaj artaj amantoj kiel Tonis kaj Ioanna Spiteris, Demetrios Tsamis kaj multaj pli. Kaj tiel hodiaŭ la kolekto de la Teloglion Fondaĵo de Artoj posedas artaĵojn de la plej gravaj grekaj artistoj de la 19a jarcento kaj la komenco de la 20a jarcento, kiel laboroj de Gyzis, Savidis, Spyropoulos, Engonopoulos, Mytaras kaj multaj aliaj.[3] Fine, la kolekto ankaŭ inkluzivas la grandegan laboron de arto "La Mondo de Kipro" kiu estas konstante elmontrita en la muzeo.[4]
Organiza strukturo
La Teloglion Fondaĵo de artoj estas ne-profita organizo, kontrolita de la Aristotela Universitato de Tesaloniko. Ĝi estas direktita de Fideikomisularo, kiu estas kunmetita de universitataj profesoroj de diversaj fakultatoj, kiel la Fakultato de Filozofio, la Fakultato de Juro, la Politeknika Fakultato kaj la Fakultato de Sansciencoj. Cetere, la muzeo salajras esploristojn, kuratorojn kaj teknikan subtenan teamon, kies ĉefa celo estas fari certe ke la Fondaĵo funkciu konvene.[5]
Referencoj
- ↑ A Description of the Foundation
- ↑ Ĝenerala informaro pri la Teloglion Fondaĵo de Artoj el la oficiala retejo Arkivigite je 2007-08-07 per la retarkivo Wayback Machine.
- ↑ The Foundation's page at www.greece-museums.com. Arkivita el la originalo je 2007-09-28. Alirita 2015-06-17.
- ↑ The Collection's description at the official site of the Foundation. Arkivita el la originalo je 2007-08-25. Alirita 2015-06-17.
- ↑ La organiza strukturo de la Fondaĵo estas priskribata en sia oficiala retejo Arkivigite je 2007-08-07 per la retarkivo Wayback Machine.
Vidu ankaŭ
- Aristotela Universitato de Tesaloniko
- Tesaloniko
- Listo de muzeoj de Grekio
Eksteraj ligiloj
- Teloglion Fondaĵo de Artoj, oficiala retejo
- Elektronika galerio de la Fundamento
- Informo pri la fundamento en la ejo de la Aristotela Universitato de Tesaloniko
- Muzeoj de Makedonia retejo
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Teloglion Foundation of Art en la angla Vikipedio.