Telesforo | ||
---|---|---|
8-a papo de la katolika eklezio | ||
Naskonomo | Telesphorus | |
Pontifiko | de 126 | |
ĝis 137 | ||
Antaŭulo | Siksto la 1-a | |
Sekvanto | Higeno | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | Grekio en Terranova da Sibari | |
Morto | 137 en Romo, Romia Imperio | |
Tombo | Baziliko de Sankta Petro en Romo [#] | |
Lingvoj | kojnea greka lingvo [#] | |
Sanktulo | ||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Sankta Telesforo kvankam naskiĝis en Romo, estis grekdevena. Li estis la 7-a papo, laŭtradicie, kaj regis inter 125 kaj 136 kaj estas sanktulo de romia kaj greka ortodoksa eklezioj. Dum lia papperiodo, dum la regado de imperiestroj Hadriano kaj Antonino ne estis persekutado al kristanoj, sed estis internaj disputoj en la kristanaro.
La verkisto Sankta Ireneo de Liono diris ke Telesforo suferis martirecon. En la Romia Martirologio lia festo okazas la 2-an de januaro kaj la greka eklezio festas ĝin la 22-an de februaro.
La tradicio de noktomezaj mesoj en Kristnasko, la festado de Pasko en dimanĉoj, la konservado de sep-semajna Karesmo antaŭ Pasko kaj la kantado de la Gloria estas kutime atribuitaj al lia papado, sed kelkaj historiistoj dubas ke tiaj atribuoj estas precizaj.
Antaŭe: | Papo | Poste: |
---|---|---|
Siksto la 1-a | ĉ. 125 – ĉ. 136 | Higeno |