Telecentr | |||||||
ruse Телецентр | |||||||
![]() | |||||||
monorail station | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Situo | |||||||
Lando | ![]() | ||||||
Urbo | Moskvo | ||||||
Situo | Ostankinskij (Nord-Orienta administra arondismento) | ||||||
Geografia situo | 55° 49′ 18″ N, 37° 36′ 32″ O (mapo)55.821837.6089Koordinatoj: 55° 49′ 18″ N, 37° 36′ 32″ O (mapo) | ||||||
| |||||||
Ecoj | |||||||
Tipo | Unurela fervojo | ||||||
Kajoj | 1 | ||||||
Historio | |||||||
Malfermo | 20-a de novembro 2004 (nur eliro) 1-a de julio 2005 (plena servo) | ||||||
Administrado kaj utiligado | |||||||
Proprietulo | ![]() | ||||||
Kodo | 202 | ||||||
| |||||||
Telecentr (ruse Телецентр) estas stacio de la Monorelo de Moskvo. Ĝi situas en la distrikto Ostankinskij de la Nord-Orienta administra arondismento de Moskvo. La stacio estis nomita laŭ la Ostankina televida centro (Телецентр «Останкино») kiu situas apude kune kun Ostankina televidturo.
Historio
La stacio estis malfermita la 20-an de novembro 2004 samtempe kun aliaj 4 stacioj de la Monorelo de Moskvo (ĉiuj krom la suda finstacio Timirjazevskaja kiu estis malfermita 9 tagojn poste). Ĝi komencis funkciadon en "ekskursa modo". Nur du trajnoj veturis sur la linio, la intervalo inter trajnoj estis de 30 minutoj kaj la stacio estis malfermita de la 10:00 ĝis la 16:00 horo. La vojaĝantoj povis aliri la trajnojn nur en stacio Ulica Sergeja Ejzenŝtejna.
La 10-an de januaro 2008 la linio komencis regularan funkciadon akceptante vojaĝantojn kaj ebligante al ili aliri trajnojn en ĉiuj stacioj de la linio. La kosto de la bileto estis ankaŭ malaltigita de 50 al 19 rubloj.
Interkonektoj
- →
(stacio Ostankino)
- Aŭtobusoj: 24, 85
- Trolebusoj: 9, 36, 37, 73
Utilaj informoj
- La stacio estas malfermita de la 07:00 ĝis la 23:00 horo.[1]
Referencoj
- ↑ Режим работы станций и вестибюлей. Arkivita el la originalo je 2011-11-17. Alirita 2015-11-25.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
(ruse)
![]() | |||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||||||||||||||||||||||||
|