Kafeino | ||
Plata kemia strukturo de la Kafeino | ||
Tridimensia kemia strukturo de la Kafeino | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
| ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 58-08-2 | |
ChemSpider kodo | 2424 | |
PubChem-kodo | 2519 | |
Merck Index | 15,1639 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Molmaso | 194,194 g·mol-1 | |
Denseco | 1,23g cm−3 | |
Fandpunkto | 238 °C | |
Bolpunkto | 178 (sublimiĝas) °C | |
Memsparka temperaturo | 550 °C | |
Acideco (pKa) | 10,4 | |
Mortiga dozo (LD50) | 127 mg/kg (buŝe) | |
Sekurecaj Indikoj | ||
Riskoj | R22 | |
Sekureco | S2 | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
| ||
GHS Damaĝo Piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P264, P270, P301+312, P330, P501[1] | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Kafeino estas alkaloido nature trovebla en kelkaj plantoj. Ĝi stimulas la centran nervosistemon, la koron, spiradon kaj urinadon.
Okazejo
Kafeino estas natura substanco trovebla en kelkaj plantoj, la plej fama estas kafarbusto (pro tio ĝia nomo), speciale araba kofeo, sed estas aliaj kiel verda teo, ĉokolado, nigra teo aŭ kolao. Ĝi estas trovebla ankaŭ en multaj artefaritaj trinkaĵoj, kiel koka-kolao kaj similaj.
Kemio
Kemie C8H10N4O2, kafeino estas membro de la familio metilzantino, en kiu troviĝas aliaj similaj substancoj kiel ekzemple teofilino kaj teobromino. En pura stato, ĝi estas akrega blanka pulvoro.
Komponaĵoj estas ekzemple Kafeina acetato kaj Kafeina citrato.
Efektoj en la korpo
Oni teorias, ke kafeino agas je la cerbo per blokado de ricevantoj de adenosino, kiu malplirapidigas la agadon de nervĉeloj; ekzemple dum dormado. Kafeino fiksiĝas je la samaj ricevantoj, sed ne kaŭzas malplirapidiĝon — male, ĝi plenigas la ricevanton kaj tiel blokas la agadon de adenosino. Pro tio la nervagado eligas la hormonon epinefrino, kiu kaŭzas pliigitan nivelon de korbatado, sangopremo, kaj sangofluo al la muskoloj; malpliigitan nivelon de sangofluo al la haŭto kaj la internaj organoj; kaj eligon de glukozo fare de la hepato.
Kafeino kaj teino
Antaŭ ol oni izolis la kafeinon en 1819, oni pensis, ke la aktiva drogo de la teo estas teino, sed tiam oni malkovris ke ambaŭ substancoj estas la sama molekulo.
Daŭra konsumado de kafeino povas kaŭzi kutimiĝon; kiam ĝi mankas, la korpo tro sensitiviĝas pri adenosino. La sangopremo ege malpliiĝas, kio kaŭzas kapdoloron ks.
Nutraĵo | Kafeino (en mg) |
---|---|
Energitrinkaĵo (250 ml) | 80 (32 mg en 100 ml) |
Taso da kafo | 70 averaĝe (40–100 mg dependas de la forteco) |
Paracetamol-kafeina tablojdo | 50 |
Kontraŭ-gripa tablojdo | 25 - 50 |
Taso da teo | nigra teo: 30 - 40; verda teo: 20-30 |
Ĉokoladbriketo | 30 |
Glaso da kokakolao (250 ml) | 25 (10 mg en 100 ml) |
Taso da herboteo | 0 - 30 |
Taso da "sen"kafeina kafo | 2 - 4 |
Glaso da senkafeina kokakolao | 0 |
Glaso da (gas)limonado | 0 |