Tiu ĉi artikolo temas pri la fako teama sprinto de traka biciklado. Samnoma fako ankaŭ ekzistas pri skikurado.
Sprinto de teamo Cofidis

La teama sprinto (ĝis la jaro 2001 nomita „Olimpia sprinto“) estas fako de traka biciklado. En la fako po tri biciklistoj kune startintaj konsistigas teamon: la plej rapida teamano post unua rondiro forlasas la trakan biciklan konkursejon, la post plia rondiro pli rapida el la du restintaj teamanoj same forlasas la konkursejon, tiel ke nur unu teamano restas kaj finkonkuras: En ĉiu konkurso startas du teamoj, kaj la startejoj de la du teamoj estas kontraŭaj lokoj de la rondiro. Dekomence ĉiuj konkursantoj veturas per maksimuma rapideco. Kutime la teamanoj antaŭe interkonsentas kiu el ili venku la unuan rondiron kaj kiu la duan, tiel ke la fina teamano malgraŭ la ĝenerale alta rapideco povas ŝpari iom da siaj energirezervoj ĝis la tria, decida rondiro, veturante en "ventoombro" tuj post alia teamano. Origine la konkurso estis nur por viroj, nur ekde la jaro 2007 ĝi ankaŭ ekzistas por teamoj de - tamen nur du - virinoj.

Rezultoj de la konkursoj de teama sprinto en Mondaj Ĉampionumoj de Biciklado

Viroj

jaro oro arĝento bronzo
1995Germanio Jan van Eijden, Michael Hübner, Jens FiedlerFrancio Benoît Vetu, Florian Rousseau, Hervé ThuetUsono Marty Nothstein, Erin Hartwell, William Clay
1996Aŭstralio Darryn Hill, Shane Kelly, Gary NeiwandGermanio Michael Hübner, Jens Fiedler, Sören LausbergFrancio Laurent Gané, Florian Rousseau, Hervé Thuet
1997Francio Vincent Le Quellec, Florian Rousseau, Arnaud TournantGermanio Sören Lausberg, Eyk Pokorny, Jan van EijdenAŭstralio Danny Day, Shane Kelly, Sean Eadie
1998Francio Vincent Le Quellec, Florian Rousseau, Arnaud TournantAŭstralio Danny Day, Shane Kelly, Graham SharmanGermanio Sören Lausberg, Stefan Nimke, Eyk Pokorny
1999Francio Laurent Gané, Florian Rousseau, Arnaud TournantUnuiĝinta Reĝlando (Britio) Chris Hoy, Craig MacLean, Jason QueallyGermanio Sören Lausberg, Stefan Nimke, Eyk Pokorny
2000Francio Laurent Gané, Florian Rousseau, Arnaud TournantUnuiĝinta Reĝlando (Britio) Chris Hoy, Craig MacLean, Jason QueallyHispanio José Antonio Villanueva, José Antonio Escuredo, Salvador Meliá
2001Francio Laurent Gané, Florian Rousseau, Arnaud TournantAŭstralio Jobie Dajka, Ryan Bayley, Sean EadieUnuiĝinta Reĝlando (Britio) Chris Hoy, Craig MacLean, Jason Queally
2002Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Jamie Staff, Chris Hoy, Craig MacLeanAŭstralio Jobie Dajka, Ryan Bayley, Sean EadieGermanio Jens Fiedler, Sören Lausberg, Carsten Bergemann
2003Germanio Carsten Bergemann, René Wolff, Jens FiedlerFrancio Laurent Gané, Mickaël Bourgain, Arnaud TournantUnuiĝinta Reĝlando (Britio) Craig MacLean, Chris Hoy, Jamie Staff
2004Francio Mickaël Bourgain, Laurent Gané, Arnaud TournantHispanio José Antonio Escuredo, Salvador Meliá, José Antonio VillanuevaUnuiĝinta Reĝlando (Britio) Craig MacLean, Chris Hoy, Jamie Staff
2005Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Chris Hoy, Jason Queally, Jamie StaffNederlando Theo Bos, Teun Mulder, Tim VeldtGermanio Matthias John, René Wolff, Stefan Nimke
2006Francio Grégory Baugé, Mickaël Bourgain, Arnaud TournantUnuiĝinta Reĝlando (Britio) Chris Hoy, Craig MacLean, Jamie StaffAŭstralio Ryan Bayley, Shane Kelly, Shane Perkins
2007Francio Grégory Baugé, Mickaël Bourgain, Arnaud TournantUnuiĝinta Reĝlando (Britio) Chris Hoy, Craig MacLean, Ross EdgarGermanio Robert Förstemann, Stefan Nimke, Maximilian Levy
2008Francio Grégory Baugé, Kévin Sireau, Arnaud TournantUnuiĝinta Reĝlando (Britio) Ross Edgar, Chris Hoy, Jamie StaffNederlando Theo Bos, Teun Mulder, Tim Veldt
2009Francio Grégory Baugé, Mickaël Bourgain, Kévin SireauUnuiĝinta Reĝlando (Britio) Matthew Crampton, Jason Kenny, Jamie StaffGermanio René Enders, Robert Förstemann, Stefan Nimke
2010Germanio Robert Förstemann, Maximilian Levy, Stefan NimkeFrancio Grégory Baugé, Michaël D’Almeida, Kévin SireauUnuiĝinta Reĝlando (Britio) Ross Edgar, Chris Hoy, Jason Kenny
2011 [1]Germanio René Enders, Maximilian Levy, Stefan NimkeUnuiĝinta Reĝlando (Britio) Matthew Crampton, Chris Hoy, Jason KennyAŭstralio Daniel Ellis, Matthew Glaetzer, Jason Niblett
2012Aŭstralio Shane Perkins, Scott Sunderland, Matthew GlaetzerFrancio Grégory Baugé, Kévin Sireau, Michaël D’AlmeidaNov-Zelando Ethan Mitchell, Sam Webster, Edward Dawkins

Virinoj

jaro oro arĝento bronzo
2007Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Victoria Pendleton, Shanaze ReadeNederlando Yvonne Hijgenaar, Willy KanisAŭstralio Kristine Bayley, Anna Meares
2008Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Victoria Pendleton, Shanaze ReadePopola Respubliko Ĉinio Gong Ĝinĝie (pinjine Jinjie), Ĵeng (pinj. Zheng) LuluGermanio Dana Glöß, Miriam Welte
2009Aŭstralio Kaarle McCulloch, Anna MearesUnuiĝinta Reĝlando (Britio) Victoria Pendleton, Shanaze ReadeLitovio Gintarė Gaivenytė, Simona Krupeckaitė
2010Aŭstralio Kaarle McCulloch, Anna MearesPopola Respubliko Ĉinio Gong Ĝinĝie, Ĵeng Lulu Litovio Gintarė Gaivenytė, Simona Krupeckaitė
2011Aŭstralio Kaarle McCulloch, Anna MearesUnuiĝinta Reĝlando (Britio) Victoria Pendleton, Jessica VarnishPopola Respubliko Ĉinio Gong Ĝinĝie, Guo Ŝuang (pinjine Guo Shuang)
2012Germanio Kristina Vogel, Miriam WelteAŭstralio Kaarle McCulloch, Anna MearesPopola Respubliko Ĉinio Gong Ĝinĝie, Guo Ŝuang

Notoj

  1. Post kiam la franca teamo en januaro 2012 malricevis la oran medalon, ĉar la biciklisto Grégory Baugé malobeis la regulojn pri anonco de anoncendaj drogoj, la sekvaj teamoj avancis po unu opzicion. Vidu ekzemple la jenan germanlingvan artikolon de la gazeto Süddeutsche Zeitung el Munkeno
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.