Taungu | |||
---|---|---|---|
| |||
setlejo | |||
Administrado | |||
Lando | Birmo | ||
subŝtato | Bago | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 108 569 (2014) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 18° 56′ N, 96° 26′ O (mapo)18.9333333396.43333333Koordinatoj: 18° 56′ N, 96° 26′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 56 m [+] | ||
Horzono | UTC+06:30 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Taungoo [+] | |||
Taungu estas signifa universitata urbego en Birmo, en la regiono Bago. Ĝi estas ankaŭ ĉefurbo de distrikto Taungu.
Laŭ la stato de 2014 en la urbo vivis 108 569 loĝantoj.
Bazaj informoj
- Supermara alteco: 56 m
- Loĝantaro: 121 000 (2010)
- Horzono: UTC+6:30
Geografio
Taungu situas en meza parto de la lando sur ebenaĵo. Jangono troviĝas 232, Mandalajo 338 km .
Historio
Taungu estis fondita en 1279. Post falo de Pagano-Imperio en 1287 Taungu apartenis al alia reĝlando, sed en 1358 post sukcesa ribelo la urbo sendependiĝis ĝis 1367. Post variaj ŝanĝoj en 1510 estis fondita propra Taungu-Regno. En 1539 Taungu perdis esti ĉefurbo, sed en 1599 helpe de portugaloj la urbo denove sendependiĝis por pliajn 10 jarojn. En 1940 la britoj konstruis flughavenon norde de la urbo.
Ekonomio
La ĉefa industrio estas produktadoj de diversaj lignaĵoj.
Trafiko
Taungu havas vojan kaj fervojan ligojn. Ankaŭ nun la armeo profitas la flughavenon.
Klimato
Taungu havas tropikan savanan klimaton kun influo de musono. Temperaturoj estas varmaj tutjare (21-33 °C). Jare pluvas 2370 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter aprilo-oktobro pli ofte, en februaro apenaŭ pluvas.
Vidindaĵoj
- Romia katolika Katedralo Sankta Koro
- Altlernejo
- Altlernejo
- Statuo
- Universitato