Monero de Taskiovano

Taskiovano (Tasciovanus) estis kelta princo aŭ reĝo, kiu estas konata pro siaj moneroj. Lia antaŭulo en regado estis verŝajne la legenda Cassivelaunus. Taskoviano estis triba gvidanto de la tribo Catuvellauni. Lia monpregado komenciĝis en ĉirkaŭ 10 a.K. Sur la moneroj videblas la signo VIR, kiu aludas je tio, ke ĝi estis pregita en Verulamium, en ĝia ĉefurbo. Oni trovis en Verulamium ĝis nun eĉ unu el liaj moneroj. Plimulto de la moneroj venas el ĉirkaŭo de Braughing.

Li mortis en ĉirkaŭ 9 p.K. sekvis lin lia filo Kunobelino en la regado. Lia alia filo Epaticcus, etendis la regadan teritorion je la lando de la tribo Atrebates.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.