Tasilo la 3-a | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Tassilo III. | ||
Naskiĝo | ĉ. 741 | |
Morto | ĉ. 796 | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Familio | ||
Dinastio | Agilulfidoj vd | |
Patro | Odilo, duko de Bavario vd | |
Patrino | Hiltrud de Bavario vd | |
Edz(in)o | Liutperga vd | |
Infanoj | Theodo la 3-a de Bavario vd | |
Profesio | ||
Okupo | suvereno vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Tasilo la 3-a (ĉ. 741 – ĉirkaŭ 796) estis duko de Bavario de 748 ĝis 788, nome la lasta el la Agilulfidoj, kaj vasalo de Pepino.
Inter la trupoj de la Franka Armeo estis anoj el Bavario sub Tasilo la 3-a (Duko de Bavario), nome el la Agilulfidoj, hereda Bavaria reĝa familio. Grifo estis instalinta sin kiel Duko de Bavario, sed Pepino anstataŭis lin per membro de la reĝa familio ankoraŭ infano, nome Tasilo, kies protektanto li iĝis post la morto de lia patro. La fideleco de Agilulfidoj estis ĉiam pridisputita, sed Pepino petis nombrajn ĵurojn el Tasilo. Tamen, tiu lasta edziĝis al Liutperga, filino de Desiderio, reĝo de Lombardio. Je problema momento enmilite Tasilo kun ĉiuj siaj bavaroj lasis la batalkmapon. For el atingo de Pepino, li malakceptis ĉiajn fidelojn al Francio.[1] Pepino ne povis reagi ĉar li malsaniĝis kaj post kelkaj semajnoj post la ekzekuto de Vaifro li mem mortis.
Eble li estis la fondinto de la Monaĥinejo Niedernburg en Passau.
Vidu ankaŭ
- Liutperga, lia edzino
- Abatejo Kremsmünster
Notoj
- ↑ McKitterick 2008, paĝoj 118–125.