
La supra (tarsus sup.) kaj malsupra (tarsus inf.) tarzoj en okulo

La supra (superior tarsus) kaj malsupra (inferior tarsus) tarzoj en okulo de homa kadavro
En anatomio, tarzo[1] (latine tarsus) estas unu el la du platoj de densa konekta histo, po unu en la supra kaj malsupra palpebroj.[2]
Priskribo
Ĉiu okulo enhavas du tarzojn, unu supran kaj unu malsupran. La tarzoj subtenas la formon de la palpebroj.
La homa supra tarzo estas proksimume 10 mm longa, kaj duonluneca. Ĝi estas konektita al la supra tarsa muskolo.
La homa malsupra tarzo estas proksimume 5 mm longa, mallarĝa kaj elipsa.
Etimologio
La nomo tarzo devenas de la helena ταρσός “kadro por sekigi fromaĝon”. La osto tarso estas sametimologia kaj fakte homonima en latino (tarsus).
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.