Tarnabod estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en subregiono de Heves (urbo).
_(5861._sz%C3%A1m%C3%BA_m%C5%B1eml%C3%A9k).jpg.webp)
Preĝejo de Tarnabod
Bazaj informoj
- Areo: 10 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.6827/20.2292
- Loĝantaro: 690
- Poŝtkodo: 3369
- Telefonprefikso: 36
Geografio
Tarnabod situas sur ebenaĵo, laŭ rojo nomata Tarna, laŭ traira flankovojo. Heves (urbo) troviĝas 13, Füzesabony 19 km-ojn for.
Historio
La vilaĝo estis loĝata jam dum la neolitiko. La unua mencio devenis el 1337 en formo Bodor. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, lernejo, infanĝardeno, poŝto.
Vidindaĵoj
- baroka romkatolika Preĝejo de Stefano la 1-a (Hungario) (Tarnabod) el la 18-a jarcento, turo alkonstruiĝis en 1789
- skulptaĵo pri Sankta Antonio
- fiŝkaptista lago
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.