Taprobano aŭ Taprobana (antikve-greke Ταπροβανᾶ) aŭ Taprobane (Ταπροβανῆ) estis la historia nomo por la nuntempa insulo de Srilanko en la Hinda Oceano.
Taprobana povus esti la greklingva adapto de Tamraparni aŭ Tambapanni, signife "kupro-koloraj," nome priskriba nomo de unu el la riveroj de la subŝtato Tamil Nadu de Barato. Laŭ okcidenta legendo, la loĝantj havas unusolan gigantan piedon kiun ili uzas por protekti sin el la suno.
Dum kelka tempo la preciza loko al kiu tiu nomo referencas restis necerta. La verŝajnaj ebloj estis la jenaj:
- Srilanko, kiel en la Ptolemeaj mapo kaj klimatzonoj
- Sumatro, naskoloko de Enrique de Malako
- Fantoma insulo
Taprobana estas menciata en la unua strofo de la portugala eposa poemo Os Lusíadas fare de Luís de Camões (ĉ. 1524 – 10a de junio 1580).
|
Eksteraj ligiloj
- Waldseemüller, Martin. (1908) The Cosmographiæ Introductio of Martin Waldseemüller in Facsimile: Followed by The Four Voyages of Amerigo Vespucci, with Their Translation Into English. United States Catholic Historical Society.