Tamias striatus | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Tamias striatus | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
La stria sciuro (Tamias striatus) estas specio de ronĝuloj de la familio Sciuredoj (Sciuridae). Estas specio kiu vivas en Nordameriko kaj estas la nura membro vivanta de la sciuroj de la subĝenro Tamias, foje konata kiel sendependa ĝenro.[1] En angla la specio estas nomata chipmunk kiu derivas el vorto de la lingvo Otava ajidamoonh aŭ de la vorto Ojibwe ajidamoo, kiu estas tradukebla laŭvorte kiel "kiu malsupreniras de la arboj kapaltere."[2]
Estas specio vivanta sur arboj, kun granda vosto kaj kvin laŭlongaj strioj sur la dorso, kiuj nomigas la specion kaj en la latina scienca nomo kaj en la komuna nomo.
Bildaro
- Buŝplene, Natura Nacia Areo de la Kabo Tourmente, Kebekio, Kanado.
- Krio (filmeto).
- Strisciuro en la Ŝtata Parko Brown County, Indianao, Usono.
- Kapaltere en Guelph, Ontario, Kanado.
Notoj
- ↑ «Tamias striatus». The IUCN Red List of Threatened Species 2010. (en angla). 2008. ISSN 2307-8235. Konsultita la 19an de Septembro 2021.
- ↑ Chipmunk, Online Etymology Dictionary
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.